Anneke Schouten-Buys
nederlanda esperantisto
Anneke Schouten-Buys estas nederlanda esperantisto. Ŝi loĝas kun sia edzo Klaas Schouten, en Apeldoorn, Nederlando. Ŝi bone parolas Esperanton, la nederlandan, anglan kaj germanan, kaj tradukas al aŭ el tiuj lingvoj. Ŝi kunlaboras en diversaj gazetoj, inkluzive de Beletra Almanako.
Anneke Schouten-Buys | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1945 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Ŝi estas poeto kaj membro de BEL, Bahaa Esperanto Ligo. Ŝi verkis kvar librojn de poezio en la nederlanda, kaj kelkaj poeziaĵoj estis tradukitaj al la ĉina, japana, ĉeĥa, hispana, angla kaj Esperanto.
Ekde 1989 ŝi partoprenas SEFT kun sia edzo, en nordorienta Germanio.[1]
Verkoj
redakti- Anneke Schouten-Buys: Poemoj (prezidanto; Traduki; Malkonkorda; Transformiĝi; prokraste; La ardeo). Beletra Almanako (26), junio 2016. pp. 55-57.
Referencoj
redakti- ↑ Laŭ "Kroniko 25 jaroj SEFT", de Werner Pfennig kaj Eckardt Raabe, paĝo 228
Eksteraj ligiloj
redakti- Por la tuto [1] Alirita la 27an de Aŭgusto 2017. Bahaa Asocio por Artoj.