Aŭdo

(Alidirektita el Aŭdsento)

Aŭdo estas la maniero, per kiu oni uzas la senson (nomitan aŭdado) per siaj oreloj, por percepti sonojn. Kiam io faras sonon, vere ĝi faras ondojn de moviĝanta aerpremo. La aeraj molekuloj mem ne iras longe for, sed la ondoj iras de iu loko al alia, eble grandan distancon. La moviĝanta aero igas parton de la ena orelo moviĝi, vibri kiel membrano de tamburo (kio okazas pri la miringo), kaj ties movoj estas konsciataj en la cerbo pere de la aŭdonervo. Pli granda frekvenco de movado kreas pli altan sonon, kaj malpli granda frekvenco kreas pli malaltan.

Oni konsideras, ke homo aŭdas sonojn, kies frekvencoj estas inter 20 Hz kaj 20 000 Hz.

Malsanoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri aŭdado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. 
  •  
     Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. 
  •  
     Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. 

Referencoj

redakti
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-21 .