Oku no Hosomichi
Oku no Hosomichi (esperante Mallarĝa Vojo al la Interno aŭ Streta vojo al fora interno) estas la ĉefverko de Matsuo Basho. Ĝi estas hajbuno, t.e. miksita formo de prozo kaj hajko. La verko poezie rakontas vojaĝon de Basho kaj lia amiko Sora al vizitindaj lokoj en norda Honŝu -- ofte lokoj menciitaj en pli fruaj japanaj poemoj. Kvankam la vojaĝo okazis en 1689, la verko ne aperis ĝis 1694, kelkaj monatoj antaŭ la morto de la aŭtoro. Do la verko ne estas kruda taglibro sed polurita verko de majstro je la zenito de lia povo.
Oku no Hosomichi | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Matsuo Basho | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | klasika japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1702 | ||||
Ĝenro | vojaĝa literaturo • Hajbuno • vojaĝa ĵurnalo | ||||
| |||||
En la 18a jarcento, la hajkisto Yosa Buson kelkfoje mankopiis la verkon kaj aldonis ilustraĵojn por multaj scenoj.
Hajkoj el Oku no Hosomichi
redaktiKiam ankoraŭ ne ekzistis plena Esperanta traduko de la verko, Miyamoto Masao tradukis kelkajn hajkojn el ĝi en la Hajka Antologio de la Hajkista Klubo. Jen tri ekzemploj:
natsuyama ni ashida o ogamu kadode kana
Sur mont' verdriĉa
mi preĝis al getaoj
por voj' feliĉa.
natsukusa ya tsuwamono-domo ga yume no oto
Herbar' somera --
soldatoj kuŝis tie
kun sonĝ' surtera.
shizukasa ya iwa ni shimiiru semi no koe
Cikado trilas
nun rokon penetrante --
natur' trankvilas.
Strukturo
redaktiLa verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro).
Eksteraj ligiloj
redakti- Basyoo "Streta vojo al fora interno" Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machine, plena traduko fare de Sasaki Teruhiro.