John Dinwoodie

skota esperantisto

John Sharp DINWOODIE (naskiĝinta en 1904 — mortinta la 9-an de junio 1980) estis eminenta skota esperantista poeto, profesie pastro.

John Dinwoodie
Persona informo
Naskiĝo en 1904
Morto la 9-an de junio 1980
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En lia poezio estas delikata melankolia liriko. Li estis la plej aĝa el la kunfondintoj de la skota skolo de la Esperanta poezio, kiuj debutis en Kvaropo (1952, 2a eldono 1977). Lia parto en Kvaropo - titolita "Kastelo el revoj" - restis lia sola originala poemaro. Li iam kontribuis al Literatura Mondo, kaj iuj liaj poemoj aperis kaj aperos en Esperanto en Skotlando.

Libro Al Abelujo Ĝi Flugas, 1980, kun dediĉo de Hilda Dresen

Dinwoodie brile tradukis el la brita poezio; liaj tradukoj aperis i. a. en Angla Antologio (1957) kaj Skota Antologio (1978), pri kiu li faris ankaŭ la unuajn redaktolaborojn. En Esperanta Antologio Dinwoodie estas reprezentita per ses poemoj.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti