La Gardisto en la Sekalo

(Alidirektita el The Catcher in the Rye)

La Gardisto en la Sekalo (originale en angla sub titolo: The Catcher in the Rye) estas romano de usona aŭtoro J. D. Salinger. Ĝi eldoniĝis unuafoje 16-an de julio en 1951, kaj allogis multajn kritikojn kaj mallaŭdojn pro abunda uzo de fivortoj kaj vulgara lingvaĵo kaj priskriboj de seksumaj temoj (inter junuloj sed ankaŭ pri prostituado) kaj adoleska kolero.

La Gardisto en la Sekalo
Origine 'The Catcher in the Rye'
La Gardisto en la Sekalo
Unua eldonaĵo.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J. D. Salinger
Lingvoj
Origina lingvo angla
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1951
Eldonejo Little, Brown and Company
Trajtoj
Paĝoj 214
Ĝenro formadromano
Loko de rakonto Nov-Jorko
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

La centra figuro, Holden Caulfield, fariĝis ikono por kontraŭeco kaj rezisto adoleskulaj. La rakonto sekvas la spertojn de Holden en Novjorko en la tagoj post eksigo de Pencey Prep, lernejo universitat-prepara. En la libro, Holden perceptas kaj kritikas diversajn falsaĵojn kaj ŝajnojn kaj bedaŭras la perdon de malkulpo. Lia deziro esti tiu, kiu savas infanojn kontraŭ "fali" (do metafore, en kulpon kaj falsecon) estas la fonto de la titolo. La kialo de la titolo rilatas al tiu temo pere de frazo elprenita de kanto kiun oni mencias en la romano. Pro tiu klopodo "savi" la ĉefrolulo akre kontraŭstaras siajn proprajn kolegojn aŭ aliajn rolulojn kaj bedaŭras la morton de lia frato (kio tre verŝajne malstabiligis sian menson) kaj bone rilatas apenaŭ nur kun sia pli juna fratino Phoebe. Metafora sceno estas kiam klopodas forviŝi surmurajn skribaĵojn de la angla oftega fifrazo "Fuck you" kaj trovas ĝin eĉ en la plej trankvila loko trovita.

Kontraŭe al tiu sava dediĉo, Holden preskaŭ ĉiam fiaskas rilati kun aliuloj, kverelas kun siaj kolegoj kaj proksimuloj, malprofitas helpon de instruistoj, intimas nek kun la gepatroj nek kun la fianĉeblaj amikinoj kaj eĉ miskomprenas bonan traktadon de instruisto kvazaŭ tiu estus delogulo. Eĉ lia plano fuĝi serĉi laboron kaj trankvilan loĝejon evidentiĝas kial absurdaĵo kaj la interveno de lia juna fratino fiaskigas ĝin je la fino. Fakte oni scietas, ke la rakonto estas farata el frenezulejo, kio evidentiĝas ankaŭ kiel fiaska kaj troa agado kontraŭ la ĉefrolulo.

Kvankam celita al plenkreskuloj, la romano fariĝis vaste studata libro tra la tuta anglaparolanta mondo. Aperis tradukoj en preskaŭ ĉiuj grandaj lingvoj de la mondo. Proksimume 250 000 ekzempleroj estas vendataj ĉiujare, ĝis nun entute 65 milionoj vendiĝis. 30 jarojn post ties aperigo ĝi estis la libro plej malpermesata kaj plej rekomendata en Usono kaj en aliaj landoj.

Gazeto Time listigis la libron kiel unu el la 100 plej bonaj anglalingvaj romanoj inter 1923 kaj 2005.

La libro neniam fariĝis filmo aŭ teatraĵo, malgraŭ multaj ofertoj. Sed ja estas temo kiu aperas aŭ inspiris kantojn kaj epizodojn de animeo.

Obsedoj redakti

La murdinto de John Lennon, Mark David Chapman, portis ekzempleron de la libro ĉasante kaj pafmortigante Lennon-on en 1980. Li menciis la libron al policanoj tuj post lia aresto. Laŭ raportoj, John Hinckley, Jr., kiu pafvundis Ronald Reagan en 1981, obsedis pri la libro. Ankaŭ aliaj murdistoj rilatis al la libro, sed ties malespero kaj ĉefe de la ĉefrolulo ne estas tiom instiga kaj restas multe pli sube en la simpla ribelemo de adoleskuloj, ne de krimuloj.

Eksteraj ligiloj redakti