Nordamerika literaturo

apartigilo

La esprimo Nordamerika literaturo ne estas tre preciza, ĉar Nordameriko estas geografia koncepto, facile trapasebla al politikaj kaj ekonomiaj niveloj, sed ne tiom facile al lingvaj, kulturaj kaj sociaj konceptoj, kiel estas literaturo, kaj tiel kvankam eblas paroli de la literaturo de aparta lando, ne klaras kiel oni povas arigi la literaturon de diversaj landoj kun diversaj lingvoj en homogena aro de literaturaj fenomenoj.

Tre ofte per "Nordamerika literaturo" oni subkomprenas la literaturo de Usono, kiel plej grava lando de Nordameriko, el ekonomia, loĝantara, politika kaj kultura vidpunktoj. La literaturo de Usono, dum la 20-a jarcento tre apogita en la disvastigo fare de la kinarto kaj en la pezo de sia potenca ekonomio, kiu eksportas la usonan kulturon tutmonde, iĝis fame konata en aliaj kontinentoj kaj iĝis la plej forta literaturo en angla lingvo. Duarange Kanado ne povas konkurenci kun la kultura potenco de Usono kaj krome ties literaturo dividiĝas laŭlingve inter tiu verkita en angla kaj tiu verkita en franca. Krome, en ambaŭ landoj ekzistas tre minoritataj literaturoj en indiĝenaj lingvoj.

Ofte usonaj verkistoj ricevis la Nobel-premion pri literaturo, la unua Sinclair Lewis en 1930, kaj poste Eugene O'Neill en 1936 kaj Pearl S. Buck en 1938. Post la Dua Mondmilito sinsekve T. S. Eliot en 1948, William Faulkner en 1949 kaj Bertrand Russell en 1950; sekvis Ernest Hemingway en 1954 kaj John Steinbeck en 1962; kvankam Saul Bellow (1976) naskiĝis en Kanado kaj Isaac Bashevis Singer (1978) en Pollando, ambaŭ faris sian literaturan karieron en Usono. Toni Morrison ricevis la premion en 1993, Bob Dylan en 2016 kaj Louise Glück en 2020. En tute dek tri usonanoj, dum por Kanado nur en 2013 la kanada verkistino Alice Munro ricevis tiun premion; neniu alia kanadano ricevis tiun premion ĝis 2020.

Pri Meksiko, kvankam tre ofte oni lokas ĝin en Nordameriko, lingve kaj kulture havas pliajn rilatojn kun la ceteraj samlingvaj landoj de Karibio, Centrameriko kaj eĉ Sudameriko, do malfacile oni povas konsideri ties verkistojn kiel nordamerikaj. Ĉiuokaze menciindas, ke almenaŭ Octavio Paz en 1990 ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

La literaturo de aliaj landoj, foje konsiderataj kiel nordamerikaj, kiel Gronlando, Bermudoj kaj Sankta-Piero kaj Mikelono ne reprezentas tutmonde konsiderataj kun grava pezo en ajna senco. Tamen tiesj verkistoj estus ja nordamerikaj.