Verkistoj povas uzi malsimilajn esprimmanierojn; laŭ tiu elekto kaj la proporcio de ili la verko estas verkita ene de iu aŭ alia ĝenro, nome romano, eseo, komedio, ktp. Plej oftaj esprimmanieroj estas:

Rakontado konsistas el respegulo de agado laŭ la tempopaso. Ĝi similas al filmo, kie okazas agoj. Estas la baza esprimmaniero por ĝenroj rakonto, novelo, romano, ktp. Tamen tiu ĝenroj povas uzi ankaŭ la aliajn esprimmanierojn kombine.

Priskribo estas pli malpli detala respegulo de io, ĉu persono ĉu sento ĉu pejzaĝo, ĉefe kiel enkonduko al rakonto, sed ne nur. Tio povas esti ĉefa konsisto de priskriba aŭ klariga verko, kiel eseo, nefikcia literaturo, ktp. Priskribo de persono funkcias sen tempopaso nek ago; se tempo paŝas aŭ iu faras ion, jam temas pri rakonto.

Dialogo estas esprimmaniero rilata al normala konversacio. Ĝi estas bazo de teatra esprimmaniero, ĉar teatraĵoj estas pure simpla skribado de tio kion roluloj diras (kaj krome agas).