Wolfgang KAYSER (24a de Decembro 1906 en Berlino; 23a de Januaro 1960 en Gotingeno) estis germana germanisto kaj fakulo pri literaturo.

Wolfgang Kayser
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1906 (1906-12-24)
en Berlino
Morto 23-an de januaro 1960 (1960-01-23) (53-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo germanisto • universitata instruisto • literatursciencisto
vdr

Biografio redakti

Kayser doktoriĝis en 1932 per disertacio pri la poezio de la baroka poeto Harsdörffer, kaj habilitiĝis en 1935, verkante pri la historio de la germana balado. Dum la Naziisma epoko li montris klinon al la Naziisma Partio. En 1933 li aliĝis al la SA kaj en 1937, al la NSDAP [1]

En 1938 l iĝis privata instruisto (Privatdozent) en Leipzig. En 1941 li estis nomumita direktoro de la Germana Kultura Instituto en Lisbono.[1] Krome li instruis la germanan en la Universitato de Lisbono. Dum tiu periodo li jam laboris por tio kio estos lia pionira lernolibro, Das Sprachliche Kunstwerk: Eine Einführung in Die Literaturwissenschaft Zehnte Auflage (La lingvo de arto: enkonsruko al literaturo).

Elpostenigita post 1945, li poste laboris ĉefe kiel libera instruisto, verkisto kaj tradukisto. En 1948 La lingvo de arto estis publikigita, kio faris fortan influon en la post-militaj studoj pri Germana literaturo. En 1950 li iĝis profesoro en la Universitato de Gotingeno, kie li laboris ĝis sia morto en 1960.

Dum la studoj pri germana literaturo foriris el la kontrolo de la politikigo de la Naziisma epoko, kaj la fakuloj turnis sin al pliiĝanta eŭropa kaj multfaka studaro pri literaturo, Kayser altiris internacian reputacion. En 1954 li estis farita membro de la Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung (Germana Akademio por Lingvo kaj Literaturo) en Darmstadt.

Ideoj redakti

Li proponis ŝanĝi la terminon «literaturo» per tiu de Belles Lettres (Beletro), diferencigante ĝin de la parolo kaj de la eksterliteraturaj tekstoj, en la senco ke la literatur–poeziaj tekstoj estas strukturita aro de frazoj kiuj portas same strukturitan aron de signifoj, en kiu la signifoj referencas al realaĵoj sendependaj de la parolanto, kaj tiel oni kreas proprajn objektivecon kaj unuecon.

Verkoj redakti

  • Die Klangmalerei bei Harsdörffer (1932, 2. Aufl. 1962)
  • Geschichte der deutschen Ballade (1936, 2. Aufl. 1943)
  • Vom Rhythmus in deutschen Gedichten. En: Dichtung und Volkstum. Bd. 39 (1938), S. 487–510.
  • Bürgerlichkeit und Stammestum in Theodor Storms Novellendichtung, 1938
  • Gedichte des deutschen Barock (Auswahl und Nachwort, 1943), Insel-Bücherei 313/2 (Nachdruck 1989)
  • O Problema dos Géneros Literários (1944, Sonderdruck des Deutschen Instituts der Universität Coimbra; en Literaturtheorie am Ende? 50 Jahre Wolfgang Kaysers "Sprachliches Kunstwerk". Tübingen/Basel 2001).
  • Kleine deutsche Versschule (1946, 25. Aufl. 1995)
  • Das sprachliche Kunstwerk. Eine Einführung in die Literaturwissenschaft (1948, 20. Aufl. 1992)
  • Entstehung und Krise des deutschen Romans (1955)
  • Das Groteske. Seine Gestaltung in Malerei und Dichtung (1957)
  • Wilhelm Buschs grotesker Humor (1958), Vortragsreihe der Niedersächsischen Landesregierung, Heft 4 (rete).
  • Die Vortragsreise. Studien zur Literatur (1958)
  • Die Wahrheit der Dichter. Wandlung eines Begriffes in der deutschen Literatur (1959)
  • Deutsche Literatur in unserer Zeit, eld. kun Benno von Wiese (1959)

Publications redakti

  • Rudolf Walter Leonhardt, Wolfgang Kayser. Er war unentbehrlich und muß nun doch entbehrt werden; en: DIE ZEIT, 29a de Januaro 1960, Nr. 05.
  • Orlando Grossegesse kaj Erwin Koller (Herausgeber): Literaturtheorie am Ende? 50 Jahre Wolfgang Kaysers "Sprachliches Kunstwerk". Internationales Kolloquium, Braga 1998. Francke, Tübingen/Basel 2001.
  • Ingeborg Ackermann (1977), "Kayser, Wolfgang", Neue Deutsche Biographie, 11, Berlin: Duncker & Humblot, pp. 384–386; (rete)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, p. 298.