Kornvallingva literaturo

Por Kornvalaj aŭtoroj skribintaj Anglalingve, vidu je Anglalingva literaturo.

Historio redakti

Unu el la plej fruaj konataj verkoj en la Kornvala estas la Pascon agan Arluth [PAŜon AGan ARlo:z] ("Pasio de nia Sinjoro") de 1375. Ĝi estas poemo kun 259 ok-liniaj versoj.

El la periodo de la tielnomata "Mez-Kornvala lingvo" gravas An Ordinale Kernewek [an ordiNAle kernEŬek], 9000-linia dramo religia, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1400. La plej longa neperdita teksto de ĉi literaturo estas Beunans Meriasek [BIŬnans meriAZek] ("La vivo de Meriasek"), dramo datigita je 1504, sed probable kopiita el pli antikva manuskripto.

La plej malnovaj ekzemploj pri Kornvala prozo estas Pregothow Treger [preGOSoŭ TREger] ("Homilioj de Treger"), kolekto de 66 predikoj elangligitaj de John TREGEAR [ĝan TREger] iam inter 1555-1557.

Aliaj menciindaj Kornvalaj literaturaĵoj estas La ĉarta fragmento, Pascon agan Arluth, Beunans Ke kaj Gwreans an Bys. Partoj de la Biblio (ĉefe la Nova testamento) tradukitas Kornvalen.

Pro la nuntempa revigio de la Kornvala denove okazis florado de ĝia literaturo, kun gravaj poetoj kiel Pol HODGE kaj Tim Saunders. Oni povas aĉeti Kornvallingvajn librojn en diversaj vendejoj en Kornvalo, kiel Gwynn Ha Du en Liskeard, kaj en Interreto.

Eksteraj ligiloj redakti