George Eliot

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 19 dec. 2021.

George ELIOT, aŭ realnome: Mary Ann EVANS (naskiĝis la 22-an de novembro, 1819, mortis la 22-an de decembro, 1880) estis angla verkistino.

George Eliot
Persona informo
Mary Ann Evans
Marian Evans
Naskonomo Mary Anne Evans
Naskiĝo 22-an de novembro 1819 (1819-11-22)
en Nuneaton
Morto 22-an de decembro 1880 (1880-12-22) (61-jaraĝa)
en Londono
Mortis per Nefropatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Highgate Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismoagnostikismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bedford College (en) Traduki
Reĝa Holloway, Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo George Eliot
Familio
Patro Robert Evans (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Christiana Pearson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o John Walter Cross (en) Traduki (1880–1880) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo George Henry Lewes (dekjaro de 1850–1878) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo George Eliot vd
Okupo romanisto
poeto
ĵurnalisto
eseisto
verkisto
tradukisto
filozofo
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Skribo, ĵurnalismo, traduko, filozofio, romano, literaturo kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Mill on the Floss ❦
Silas Marner ❦
Middlemarch ❦
Daniel Deronda ❦
Adam Bede ❦
Romola vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis en Arbury Farm, Warwickshire. Metodisme edukita, ŝi ricevis bonan instruadon. Post la morto de la patrino en la jaro 1836 ŝi transprenis la dommastrumadon por sia patro (kiu mortis en 1849), krome ŝi legis multe kaj lernis fremdajn lingvojn. En 1841 ŝi kun sia patro transloĝiĝis al Coventry, kie ŝi ekkonis kelkajn gravajn intelektulojn kaj ekdistanciĝis pli kaj pli de sia religio.

Ŝi amikiĝis kun radikaluloj kiel Barbara Leigh Smith Bodichon, kiu rekonis Mary Evans kiel George Eliot, kiel verkisto de Adam Bede. Eliot skribis al Bodichon: Vi estas la unua amiko kiu ekmontris simptomon de koni min - la unua koro kiu rekonis min en libro kiu venis el mia korkoro." [1]

Ekde 1854 ŝi – plene kontraŭ la konvencioj tiutempaj - vivis ne-edziniĝinte kune kun la kritikisto George Henry Lewes kaj post ties morto en la jaro 1878 ŝi edziniĝis al viro, kiu estis dudek jarojn pli juna ol ŝi.

La verkaro de George Eliot konsistas el psikologie profundaj realismaj romanoj, poemoj kaj eseoj. Krome ŝi tradukis filozofiajn verkojn ekz. de David Friedrich Strauss, Spinozo kaj Ludwig Feuerbach. Ŝi mortis en Londono.

Listo de verkoj

redakti
  • Scenes of Clerical Life (rakontoj, 1858)
  • Adam Bede (romano, 1859)
  • The Mill on the Floss (romano, 1860)
  • Silas Marner, the Weaver of Raveloe (romano, 1861)
  • Romola (romano, 1863)
  • Felix Holt, the Radical (romano, 1866)
  • Middlemarch (romano, 1871)
  • Daniel Deronda (romano, 1876)

Interesaĵoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. “You are the first friend who has given any symptom of knowing me – the first heart that has recognised me in a book that came from my heart of hearts”. http://www.girton.cam.ac.uk/about/college-history/barbara-bodichon/ Arkivigite je 2010-07-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

redakti

La romanoj de George ELIOT rete legeblaj! en la originala (angla) teksto: [1] Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine