Lucian Freud

Lucian Michael Freud - prononco luʊ.siː.Ən frɔɪd; naskiĝis la 8-an de decembro 1922, mortis la 20-an de julio 2011)[1] - estis germandevena brita pentristo, honorigita per la Brita Merit-Ordeno. Konata precipe pro sia dense farbigitaj portretaj kaj figuraj pentraĵoj, li konsideratas la ĉefranga brita artisto de sia tempo.[2] Liaj verkoj elstaras pro sia psikologia penetrado kaj por sia ofte malkomfortiga ekzameno de la interrilato inter la artisto kaj modelo.[3]

Lucian Freud
Persona informo
Naskonomo Lucian Michael Freud
Naskiĝo 8-an de decembro 1922 (1922-12-08)
en Berlino
Morto 20-an de julio 2011 (2011-07-20) (88-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Goldsmiths, University of London • Central School of Art and Design • Bryanston School • Dartington Hall School • East Anglian School of Painting and Drawing
Familio
Patro Ernst Ludwig Freud
Patrino Lucie Brasch
Frat(in)oj Clement Freud • Stephen Gabriel Freud
Edz(in)o Kitty Garman • Caroline Blackwood
Amkunulo Bernadine Coverley • Katherine McAdam • Celia Paul
Infanoj Annie Freud • Annabel Freud • Alexander Boyt • Rose Boyt • Isabel Boyt • Susie Boyt • Jane McAdam Freud • Paul Freud • Lucy Freud • David McAdam Freud • Bella Freud • Esther Freud • Francis Eliot • Frank Paul
Parencoj Sigmund Freud
Martha Bernays
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo • desegnisto • grafikartisto • konstrua desegnisto • portretisto
Verkoj Benefico-Superrigardistino Dormanta
vdr

Lia verkaro impresis multajn aliajn samepokajn pentristojn. Ekzemplo pri tio estas la irlandano Francis Bacon, kies pentraĵo "Tri studoj pri Lucian Freud" la 12-an de novembro 2013 estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.

Referencoj redakti

  1. anglalingva artikolo "En aĝo de 88 jaroj mortis Lucian Freud, figurisma pentristo kiu redifinis pentradon de portretoj" de William Grimes en la gazeto The New York Times la 21-an de julio 2011.
  2. ekzemple en la anglalingva artikolo "La 1990-aj jaroj en revido: Vidaj Artoj", de la gazeto The Independent, tekstas "Freud fariĝas la plej granda vivanta brita artisto post lia ekspozicio en Whitechapel [de 1993]"​​. Elŝutita la 28-an de oktobro 2012.
  3. anglalingva artikolo "Lucian Freud nudigita" en la gazeto The New York Times la 14-an de decembro 2007