Placo de la Falintaj Porbatalantoj
Placo de la Falintaj Porbatalantoj (ruse площадь Павших Борцов) estas la ĉefplaco de Volgogrado (Rusio). Ĝi situas en la Centra Distrikto kaj estis la loko de multaj historiaj eventoj. La placo estas T-forma kaj estas mema de arĥitektura vidpunkto. La placo mem kaj la plimulto de la apartaj konstruaĵoj sur ĝi estas enlistitaj kiel objektoj de arĥitektura kaj historia heredaĵo de federacia kaj provinca signifoj.
Placo de la Falintaj Porbatalantoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse площадь Павших Борцов | ||||||||||||||||||
placo • rekonilo | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Historio
redaktiAntaŭ la mezo de 19-a jarcento sur la loko de la placo ne estis konstruaĵoj. La unua rimarkinda konstruaĵo - ligna fajroturo - tie aperis en 1854[1]. Tiatempe la placo estis nomita "Urba placo" kaj estis loko por bazara komerco, tamen laŭtempe ankaŭ vendejoj, drinkejoj, kaj domoj de riĉaj urbanoj estis konstruitaj tie[2].
En 1882 sur la placo estis konstruita la kapelo de Aleksandro Nevskij, kiu estis dediĉita al memoro de Aleksandro la 2-a, murdita de revoluciuloj. Poste, en 1888, omaĝe al la mirakleca savo de Aleksandro la 3-a kaj lia familio en la kraŝo de trajno, la urba konsilio decidis konstrui sur la placo grandegan katedralon de Aleksandro Nevskij. Ekde tiam la placo estis nomita "Aleksandra placo"[3].
Dum la Rusa Enlanda milito Caricin (tiutempa nomo de Volgogrado) estis grava batalpunkto por la rivaloj. Kiam "blankuloj" okupis la urbon, ili paradis sur Aleksandra placo[4]. Kiam okupis la urbon "ruĝuloj", ili sur la placo entombigis siajn pereintajn subtenantojn. Post tio oni la placon renomis kiel "placo de la Falintaj Porbatalantoj de la Revolucio"[5].
Dum la Stalingrada Batalo la placo estis loko de intensaj subbataloj, ĉar tie situis stabo de la nazia armeo. Je 31-a de januaro Friedrich Paulus estis kaptita en subteretaĝo de la magazenego sur la placo. Post la batalo ankaŭ porbatalantoj de Stalingrado estis entombigitaj sur la placo kaj ĝi estis renomita kiel "placo de la Falintaj Porbatalantoj"[6].
Dum la 1950-aj jaroj la placo estis rekonstruata en la empira stilo kaj nun la arĥitektura ensemblo de la placo estas objekto de kultura heredaĵo[7].
Referencoj
redakti- ↑ Роман Шкода. Эволюция площади Павших борцов. Часть 1. Царицын.рф
- ↑ Пчелин Е. По историческим местам Волгограда и области. — Волгоград: Волгоградское книжное издательство, 1962. — С. 43—54. — 181 с.
- ↑ Иванов С. М., Супрун В. И. Православие на волгоградской земле: храмы Царицына - Сталинграда - Волгограда. — Волгоград: ВГИПК РО, 2003. — С. 176—181. — 240 с.
- ↑ Агеева Т. Г. Кавказская армия П. Н. Врангеля в Царицыне: Документальный очерк / под. ред. Б. Г. Усика. — Волгоград: Волгоградское научное издательство, 2009. — С. 166. — 224 с. — ISBN 978-5-98461-608-9.
- ↑ Монахова Н. Д., Морозова Н. Т., Степанов И. Г. Путеводитель по Волгограду. — Волгоград: Нижне-Волжское книжное издательство, 1966. — С. 29—33. — 135 с.
- ↑ Город-герой на Волге : Путеводитель по историческим местам Волгограда / Сост.: Бондарева Ю. А., Бондаренко А. С., Денисов Г. И. [и др.]. — М. : Воениздат, 1962. — С. 22—24. — 144 с.
- ↑ Объект культурного наследия № 3430152000 // Реестр объектов культурного наследия Викигида.