Eŭgeno Aisberg
Eŭgeno AISBERG (origina nomo: Эжен (Евгений) Айсберг Eĵen (Jevgenij) Ajsberg, pseŭdonomoj: Glacimonto kaj Sam O'var; naskiĝinta la 10-an de septembro 1905 en Odeso; mortinta la 4-an de oktobro 1980 en Parizo) estis rusa-franca esperantisto kaj inĝeniero, elmigrinta al Francio. Li estis honora membro de UEA, grandparte pro sia verko Fine! Nun mi komprenas la radion!.
Eŭgeno Aisberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1905 en Odesa |
Morto | 4-an de oktobro 1980 (75-jara) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio • Rusia Imperio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • ĵurnalisto • verkisto |
La verko aperis unue felietone en Internacia Radio Revuo, kiun li kun Pierre Corret fondis en 1925, poste (1934) en libroformo. Ĝi estas unu el la plej multe tradukataj Esperantaj originalaĵoj ĝis nun aperintaj, kun eldonoj en dudek naciaj lingvoj.
Filo de rusa profesoro kaj aŭstra patrino, li esperantistiĝis en 1919. Li faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn kaj organizis ekspoziciojn. En 1925 li translokiĝis al Parizo. Multaj verkoj liaj pri radio, televido kaj elektroniko aperis en la franca. Li fondis plurajn fakajn revuojn pri radio kaj televido. Ekzemple li fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Li estis direktoro de la franca radiofako de la Internacia Instituo de mikrofonaj studoj. De post 1958, li estis prezidanto de la Internacia Unuiĝo de la Radioteknika kaj Elektronika Informado kaj honora membro de la Instituto de Elektraj kaj Elektronikaj Inĝenieroj.
Eksteraj ligilojRedakti
- Telekomunikado en la Scienc-Teknika Biblioteko, STEB
- Paĝo pri Eugène Aisberg (france)
- Enciklopedio de Esperanto/A en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).