Leonido Osipoviĉ UTJOSOV (ruse Леонид Осипович Утёсов), (reala nomo Лазарь (Лейзер) Иосифович Вайсбейн Lazar' (Lejzer) Iosefoviĉ Vajsbejn) naskiĝis la 21-an de marto 1895 en Odeso, mortis la 9-an de marto 1982 en Moskvo.

Leonido Utjosov
Persona informo
Naskonomo Lazar Weissbein
Aliaj nomoj Леонид Осипович Утёсов • Leonid Osipovich Utyosov
Naskiĝo 9-an de marto 1895 (1895-03-09)
en Odeso
Morto 9-an de marto 1982 (1982-03-09) (87-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Familio
Infano Edit Utesova
Okupo
Okupo dirigentoaktorokantisto • ĵazmuzikisto
vdr
Leonido Utjosov

Li estis eminenta rusia kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Rusio.

Origino redakti

Li estis la lasta kvina infano en la hebrea familio de neriĉa odesa komercisto Jozefo Vajsbejn. Lia patrino nomiĝis Malka Granik.

Odeso redakti

Odeso situanta ĉe bordo de Nigra maro estas unika, neordinara urbo, en kiu naskiĝis kaj laboris multaj eminentuloj apartenintaj al la kultura elito de Rusio. En ĝi miksiĝis kelkaj nacioj (inkluzive hebreojn, kiuj rajtis loĝi tie laŭ tiamaj leĝoj). Pro tio, en Odeso aperis senkomparebla loka dialekto de la rusa lingvo, kiun oni prefere uzas por gajaj ŝercoj, anekdotoj ktp. Iuj nomas Odeson - "la humura ĉefurbo de la mondo".

Infaneco redakti

Li nelonge lernis en odesa komerca lernejo. Pro lia memstara, malobeema karaktero kaj partopreno en batado de la instruisto, lin oni forpelis el la lernejo. Kelkan tempon li lernis violonan ludon. Deziro de liaj gepatroj kutimigi lin al komerco fiaskis.

Kariero redakti

 
Moskva teatro Hermitage, kie furoris la rusa ĵazo sub gvido de Utjosov

Kiel adolesko li komencis nomadi kune kun cirko de Borodanov. Ekde 1912 li laboris en Kremenĉuga teatro de miniaturoj, poste en Odesa teatro, Ĥersona teatro k.a.

En 1922 li ekloĝis en Leningrado, kie li ankaŭ multe laboris en lokaj teatroj en diversaj ĝenroj kaj gastrolis tra Sovetunio.

Post reveno el Parizo, kie li estis kune kun liaj edzino kaj filino kiel turisto kaj spektis la usonan ĵazon, li establis la unuan ĵazan bandon en Sovetunio. Sur la sceno de Leningrada Malgranda opera tetro la 9-an de marto 1929 okazis la unua spektaklo de lia "Tea Ĵazo".

En 1934 en USSR aperis filmo "Gajaj kamaradoj" (Весёлые ребята), en kiu Utjosov ĉefrolis. Ĝi havis grandan sukceson kaj alporis vastan populecon kaj famon al la aktoro.

Poste li ankaŭ multe koncertis, gastrolis kaj brodkastis inkluzive moskvan teatron Hermitage

Gagarin kaj Utjosov redakti

 
Unua kosmonaŭto-Jurij Gagarin

Antaŭ starto de la unua kosmoŝipo "Vostok", kiun pilotis Jurij Gagarin la 12-an de aprilo 1961 oni proponis al li atendanta lanĉon kanton "Koro", kiun kantis Lenido Utjosov en la filmo "Gajaj kamaradoj". Tiu jesis. Do, oni povas diri, ke Utjosov kontribuis al la sukcesa kosmoflugo de Gagarin.

Lastaj jaroj kaj morto redakti

Dum sia longa (87j) vivo Leonido Utjosov estis dufoje edziĝinta. Kune kun lia unua edzino Elena Osipovna li travivis 45 jarojn kaj havis filinon Edita. Post ŝia morto li restis tute sola, ĉar Edita estis malsana kaj praktike ne kapablis iel ajn helpi kaj apogi la patron.

Iufoje lin vziitis kaj flegis Antonina Revels. Baldaŭ ili geedziĝis. Fakte tio ĉi estis mezalianco, ĉar ŝi pretendis lian propraĵon. Post du monatoj la 9-an de marto 1982 Leonido Osipoviĉ Utjosov mortis en domo 5/10 en Karetnij Rjad strato, kie estas surmura memortabulo.

Lin oni enterigis en prestiĝa moskva Novodeviĉje tombejo.