Blanka Akacio

Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio

Blanka Akacio estas Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio. La prezidanto de la klubo estas Semen Vajnblat.

Esperanto-klubo “Blanka Akacio”
Emblemo de Blanka Akacio
Lando  Ukrainio
Sidejo Odeso
membro de Ukrainia Esperanto-Asocio
vdr

La klubo kunvenas ĉiujn du semajnojn marde, en sia klubejo laŭ la adreso: Troickaja 41. Ekzistas ankaŭ apartaj kunvenoj-aranĝetoj de la kluba junulara sekcio (plejofte dimanĉe kaj plejofte ekster la klubejo), pri kiuj oni kutime informas en la paĝo de la Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (vidu ligilon sube).

La klubo organizas ĉiujaran esperantan renkontiĝon Humurino en Odeso. En 1998, ĝi ankaŭ estis la loka organizantaro por la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Eksteraj ligiloj redakti