Legendo de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai

La legendo de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai estas tragika amhistorio inter Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. La legendo naskiĝis en la urbo Ningbo kaj estas unu el la kvar plej famaj legendoj en Ĉinio. La malfeliĉa paro estas konata ankaŭ kiel Romeo kaj Julieta de Oriento.

Monumento al Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai situanta en parko proksima al la tombo de Julieta kaj Romeo en Verono

Legendo redakti

La legendo de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai venas de la tempo de la orienta Ĝin dinastio (265-420).

Zhu Yingtai estis la naŭa filo kaj ununura filino de la riĉa familio Zhu en Shangyu, Zhejiang. Ĉar al virinoj tiutempe ne estas permesite viziti altlernejon Zhu konvinkis sian patron permesi al ŝi viziti lernejon ŝajnigante esti viro. Dum la vojaĝo al Hangzhou, ŝi renkontas Liang Shanbo, kiu estas studema junulo el malriĉa familio. Ili interparolas kaj tuj sentas grandan proksimecon inter si.

Ili studis kune dum la sekvantaj tri jaroj kaj Zhu pli kaj pli enamiĝis je Liang, kiu tamen ne malkovris la veran identecon de Zhu. Ankaŭ kiam Liang akompanis Zhu je ŝia hejmvojaĝo li ne rimarkis, ke ŝi estas virino vire vestita. Nur plurajn monatojn poste, kiam Liang faris viziton al Zhu li konstatis, ke Zhu estas bela virino kaj li enamiĝis. Ili ambaŭ pasie amas unu la alian kaj volas stari kune ĝis la morto.

Kiam Liang petis edzigi ŝin, li eksciis, ke la familio jam estis aranĝinta geedziĝon de Zhu kun riĉa viro nomata Ma Wencai. Pro tio la koro de Liang rompiĝis, li malsaniĝis kaj mortiĝis.

Je la tago de la geedziĝo Zhu vojaĝis per boato al sia estonta edzo Ma. Kiam la boato preterpasis la lokon kie troviĝas la tombo de Liang, fortega vento malpermesis la antaŭeniron. Zhu iris al la tombo kaj petis, ke ĝi malfermiĝu. Subite la tombo malfermiĝis kaj Zhu saltis en ĝin por unuiĝi kun sia amata Liang. Poste du papilioj aperis kaj kune forflugis el la tombo.