Distrikto Cluj
(Alidirektita el Cluj (distrikto))
Distrikto Cluj [kluĵ] (rumane județul Cluj; hungare Kolozs megye) estas distrikto en okcidenta Rumanio, en Transilvanio. Ĝia ĉefurbo estas Cluj-Napoca.
Distrikto Cluj | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Kluĵo |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | CJ |
Telefono | +40×64... |
Areo |
6.674 km² (12-a rango) |
Loĝantaro | 692.316 (6-a rango) |
Loĝdenso | 105/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distriktoj Bistrița-Năsăud kaj Mureș; sude: distrikto Alba; okcidente: distrikto Bihor; norde: distriktoj Sălaj kaj Maramureș.
Urboj en distrikto Cluj redakti
- Cluj-Napoca (ger. Klausenburg, hun. Kolozsvár)
- Turda (ger. Thorenburg, hun. Torda)
- Dej (ger. Burglos, hun. Dés)
- Câmpia Turzii (ger. Jerischmarkt, hun. Aranyosgyéres)
- Gherla (ger. Neuschloß, hun. Szamosújvár)
- Huedin (ger. Heynod, hun. Bánffyhunyad)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Konsilia retejo
- Administra retejo
- Administraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj
- Popolnombrado 2002