Unua hungara konstanta teatro

La unua hungara konstanta teatro funkciis en Kolozsvár (Transilvanio) (nuntempa Cluj en Rumanio) inter 1821 kaj 1906.

Unua hungara konstanta teatro
konstruaĵo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Konstrutempo 1803-1821
Konstrustilo novklasika arkitekturo • baroka arkitekturo vd
Estiĝo 1821
Malfermo 1821
Teĥnikaj datoj
Sidlokoj 800 sidlokoj, 600 starlokoj, teretaĝe 15, en la unua etaĝo 17, en la dua etaĝo 18 foteloj
Adreso
Lando RumanioAŭstrio-HungarioAŭstra imperio vd
Situo Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio)
Adreso Strada Mihail Kogălniceanu 5
Situo
Geografia situo 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 33″ O (mapo)46.7676897204223.592534791599Koordinatoj: 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 33″ O (mapo) [+]
Unua hungara konstanta teatro (Rumanio)
Unua hungara konstanta teatro (Rumanio)
DEC
Unua hungara konstanta teatro
Unua hungara konstanta teatro
Situo de Unua hungara konstanta teatro
Map
Unua hungara konstanta teatro
vdr
La unua konstanta hungara teatrejo

Historio redakti

György Felvinczi akiris tutlandan permeson pri teatraj spektakloj de Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1696. Nature tio estis nur migra teatro. En Kolozsvár la unua teatra spektaklo fare de jam alia trupo okazis en 1792 en halo de grafa palaco. Baldaŭ en aliaj ĉambregoj regule okazis spektakloj. En 1794 la transilvania parlamento decidis krei stabilan teatrejon. En 1803 oni aĉetis 3 parcelojn apude por konstrui teatrejon. La konstruado finiĝis pro financaj problemoj nur en 1821. La debuta dramo estis Theodor Körner: Zrínyi. Dum la plena funkciado la teatrejo ofte havis financajn problemojn. Malofte okazis ankaŭ germanlingvaj teatraĵoj, pli ofte estis prezentitaj operoj. En 1885 la teatro estis deklarita nacia teatro (la dua en Hungarlando), pli frue la nomo estis la simpla urba teatro. En la lasta periodo foje ankaŭ filmoj estis videblaj. En 1906 la kompanio translokiĝis al alia teatrejo. La malnova teatro estis aldonita al la Universitato Ferenc József. Fine la iama teatrejo estis malkonstruita en la 1930-aj jaroj kaj nun pli nova konstruaĵo estas videbla.

Konstruaĵo redakti

La teatrejo situis laŭ la trotuaro. La fasado estis simetria, plej supre estis 3 rondaj fenestroj. La interna parto havis 2 etaĝojn. Origine la konstruaĵo konsistis nur el scenejo kaj speklaklejo, oficejo kaj ĉiuj servaj ĉambroj post jaroj estis alkonstruitaj. Tamen la scenejo estis moderna, ĝi imitis scenejon de Theater an der Wien.

Teatrestroj redakti

 
La nuntempa konstruaĵo kaj memortabulo

Elektitaj aktoroj redakti

László Csiky, Róza Déryné Széppataki, Gyula Dezséri, Gábor Egressy, Marietta Erdélyi (operkantisto), József Farkas (dancisto), Vilmos Foltényi, Ida Huber, Pál Jancsó, Mari Jászai, Mariska Káldi, Gyula Kovács (aktoro), Mihály Krasznay, Klára Küry, Zsigmond Mányai, Károly Megyeri, Mária Néb, János Németh (operkantisto), Ferenc Ormay, Ilka Pálmay, Richárd Pauli, Celesztin Pergő, Aranka Sugár, József Székely (aktoro), István Szentgyörgyi, Anikó Ungár, Miklós Várady.

Aliaj teatranoj redakti

Fontoj redakti