Károly Megyeri
Károly Megyeri [kAroj medjeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyeri Károly estis hungara aktoro, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Stand, lia prenita nomo devenis el sia naskiĝvilaĝo.
Károly Megyeri | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Stand Károly | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1799 en Palárikovo | |
Morto | 12-an de decembro 1842 (43-jaraĝa) en Peŝto | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • dramaturgo • Literatura tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Károly Megyeri [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1799 en Hungara reĝlando en Tótmegyer (nuntempa Palárikovo en Slovakio) (laŭ [2] la naskiĝdato estas 24-an de januaro 1798), li mortis la 12-an de decembro 1842 en Pest (urbo).
Biografio redakti
Károly Megyeri komence havis posteneton en la loka bieno. En 1817 li aliĝis al migranta trupo de Dávid Kilényi, baldaŭ al aliaj trupoj. En la sekvaj jaroj li ludis en diversaj urboj, eĉ li estis trupestro kaj unufoje li estis reĝisoro. Li dekomence estis membro de Teatro Magyar (Pest), poste pro nomŝanĝo Nacia Teatro (Pest). Li estis vaste konata komikulo, sed li ricevis ankaŭ aliajn rolojn. Li ankaŭ tradukis kaj verkis dramojn.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Shylock
- Karolo Kisfaludy:
- A kérők - Perföldy
- Csalódások - Lombai
- András Fáy: Régi pénzek - Kardos
- József Katona: Bánk bán - Biberach (en la debuta spektaklo)
- Schenk: Belizár - titolrolo en malfermo de Teatro Magyar (Pest)
Elektitaj trupanoj redakti
Verkoj redakti
Memorigiloj redakti
- busto (1863) en teretaĝo de Nacia Teatro en Budapeŝto [3]
- 2 epigramoj de Mihály Vörösmarty (1844)
- Poemo de Sándor Petőfi (1844). La konciza enhavo: Kiam Megyeri estis migranta aktoro, li ankaŭ kopiis scenarlibrojn. Foje li ricevis monojn pro la kopiaĵoj, tial li aĉetis inkon por ne estu manko. Li tre ĝojis pro la ricevita mono, eĉ li saltetadis. Intertempe la inko renverŝiĝis en la poŝo, sekve sur lia flava mantelo estiĝis granda makulo. Li ne havis monon aĉeti novan mantelon, kion fari? Li uzis ĝin kun la makulo.
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2017-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [4]