Ilka Pálmay
Ilka Pálmay [pAlmai], hungare Pálmay Ilka estis hungara aktorino, primadono kaj operokantistino.
Ilka Pálmay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Petráss Ilona |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1859 en Uĵhorodo |
Morto | 17-an de februaro 1945 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto verkisto poeto aktoro kantisto |
Ilka Pálmay naskiĝis, kiel Petráss Ilona la 21-an de septembro 1859 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio) - mortis la 17-an de februaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIlka Pálmay komencis sian aktoran karieron en 1875. Ŝi ricevis rolojn ne nur en Hungara reĝlando, sed ankaŭ en Vieno, Berlino, Prago, Londono, eĉ en Novjorko. En 1928 ŝi emeritiĝis, tiam ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi havis ankaŭ aktorlernejon, kie instruis interalie Károly Sugár. Ŝi verkis poemolibron kaj memuaron.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- diversaj teatraj roloj precipe operoj kaj operetoj, ekzemple Giacomo Puccini: Madama Butterfly - titolrolo; Arthur Sullivan-William Schwenck Gilbert: La Mikado - Jum-Jum; Franz von Suppé: Boccaccio – Fiametta; Jacques Offenbach: La bela Helena – titolrolo
Fontoj
redakti- Angla kaj hungara Vikipedioj