Gyula Kovács (aktoro)

KOVÁCS Gyula, (kovaĉ) Ecsedi hungara aktoro, poeto, reĝisoro. Li naskiĝis en Gebe la 14-an de februaro 1839 kaj mortis en Ŝegeŝvaro la 2-an de aŭgusto 1899.

Biografio redakti

Li iĝis aktoro en 1856 en Debrecen ĉe Boldizsár Láng. En 1857–58 li aniĝis al transilvanuja etaktorgupo. En 1859 li ludis en Arad, en 1860–62 en Kassa, respektive Debrecen. En 1862–65 iĝis drama helpaktoro en la Nacia Teatro (Pest). Post tiam kun etinterrompoj ekde 1865 ĝis 1878 li estis ano de Nacia Teatro (Koloĵvaro). En 1869–70, poste en 1878–82-por kvar teatraj sezonoj li ludis en Pest, sed ekde 1882 li restis definitive en Koloĵvaro. Ekde 1872 li ankaŭ reĝisoris kaj estis artgvidanto.

Ĉefaj roloj redakti

  • Wallenstein (Schiller: Wallenstein halála);
  • Tell Vilmos (Schiller);
  • Ferdinand (Schiller: Ármány és szerelem);
  • Faust (Goethe);
  • Bánk bán (Katona J.);
  • Don Caesar de Bazan (Dumanoir–D’Ennery);
  • Mózes (Madách I.)

Ĉefaj verkoj redakti

  • Emlékek, élmények (1896);
  • Összegyűjtött versei 1869–92 (Kolozsvár, 1900).

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon.