Ábel Barabás

BARABÁS Ábel [barabaŝ], 1877–1915, estis hungara mezlerneja instruisto, verkisto kaj esperantisto. Li estis aŭtoro de la unua hungara gramatiko de Esperanto en 1898, kaj verkis ankaŭ proprajn artikolojn.

Ábel Barabás
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1877 (1877-08-19)
en Roșia Montană
Morto 5-an de junio 1915 (1915-06-05) (37-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Barabás partoprenis esperantokurson de Gábor Bálint en Kolozsvár en 1897, kaj en 1898 li samloke verkis la unuan hungarlingvan gramatikon de Esperanto, kun sprite defendanta antaŭparolo de Gábor Bálint.

Eblas ke sinjorino Ilona Barabas, naskiĝita Reiszmann, kiu EdE mencias kiel unu de du vicprezidanatoj de Hungara Esperantista Pedagogia Asocio, estis lia edzino. Li naskiĝis la 19-a de aŭgusto 1877 en Verespatak (rumane Roșia Montană) kaj mortis la 5-an de junio 1915 en Kolozsvár (Cluj-Napoca) en Transilvanio, tiama Aŭstrio-Hungario.

EdE mencias lin kiel ”juna ĵurnalisto” en 1897, eble erare.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti