Parma FC

futbala teamo en Italio

La klubo Parma FC (oficiala nomo Parma Football Club S.p.A.) estas futbalklubo el la norditala urbo Parma (Parmo).

Parma FC
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Parma Football Club S.p.A.
Fondita  1913 (je la nomo Verdi AC)
refondo en 2004
Stadiono  Stadio Ennio Tardini en Parma
Kapacito  27 906
Prezidanto  Tommaso Ghirardi
Trejnisto  Fabio Pecchia
Ligo  Serie B
2022/23  4-a pozicio
Oficiala retejo  www.fcparma.com
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo ekestis en somero 2004 el la bankrotiĝo de la konzerno Parmalat, el kiu estis elprenita la tradicia sporta klubo Parma AC kaj refondita kiel Parma FC.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Fabio Pecchia.

Historio redakti

 
La stadiono Ennio Tardini, ekde 1923 bazo de la FC Parma

Fonda fazo redakti

La klubo fondiĝis en 1913 origine je la nomo Verdi AC. Sed rapide la kluba nomo ŝanĝiĝis al la nomo de la urbo. La plej grandan tempon de sia ekzisto la kluba unua vira teamo pendolis inter la dua nacia ligo Serie B kaj la tria ligo Serie C. Fine de la 1960-aj jaroj ĝi malavancis al la malsupraj nur duon-profesiaj ligoj de Italio.

Post kiam la klubo plurfoje ŝanĝis sian posedanton kaj nomon, ĝi en la jaro 1970 kuniĝis kun la klubo AC Parmense. La tiel fortigita klubo ree avancis en la italan profesian futbalistan ligon, sed ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj restis malmulte sukcesa.

Sporte kulmina fazo redakti

En la jaro 1985 la pli posta itala nacia trejnisto Arrigo Sacchi transprenis la manaĝeradon de la klubo. Sub sia gvido la unua vira teamo de la klubo Parma AC iĝis ĉampiono de la ligo Serie C1. Kiam la klubo havis pozicion en la mezo de la ligo Serie B, Arrigo Sacchi iĝis trejnisto de la klubo AC Milano.

La posteulo de Arrigo Sacchi, Nevio Scala en 1990 gvidis la teamon de la klubo lAC Parma al unuafoja transiro en la unuan italan ligon Serie A. Per la postenigo de iuj talentaj futbalistoj eksterlandaj en la klubo, Nevio Scala formis pintan teamon. Jam en la unua jaro la teamo sukcesis per la sesa pozicio en la ligo Serie A kvalifikiĝi por la UEFA-pokalo.

La sukceson financis la itala nutraĵoprodukta konzerno Parmalat, kiu iĝis kluba sponsoro kaj aĉetis 45 procentaĵojn de la kluba posedo.

La sukceso de la la kluba teamo je nacia kaj internacia nivelo igis ĝin interesa por multaj elstaraj futbalistoj: interalie Fabio Cannavaro, Gianfranco Zola, Dino Baggio kaj Diego Fuser, ĉiuj membroj de la itala nacia teamo de futbalo, aliĝis al la teamo.

La trejnisto Nevio Scala en 1996 forlasis la klubon kaj lian postenon transprenis Carlo Ancelotti. Kun li en 1997 sukcesis dua pozicio en la nacia ligo Serie A - la plej bona pozicio de la klubo en sia historio. Fine de la sezono la teamo de la klubo AC Parma nur du poentojn estis malantaŭ la ĉampiono Juventus Torino.

Ekde sia transiro al la unua ligo Serie A la kluba teamo en ĉiu sekva jaro kvalifikiĝis je partopreno de la matĉoj pri la Eŭropa pokalo. La kluba teamo gajnis la sekvajn tri eŭropajn trofeojn: en 1993 la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj kaj en 1995 kaj 1999 la UEFA-pokalon.

Malsukcesigo de la AC Parma kaj refondo kiel FC Parma redakti

En la somero 2004 la konzerno Parmalat devis anonci sian bankrotiĝon. Tio koncernis ankaŭ la futbalan klubon. Nur per aparta leĝo, instigita de la nacia priindustria ministro Antonio Marzano eblis elprenis la klubon el la bankrota konzerna substanco. Kiel sekva kluba organizaĵo fondiĝis la klubo FC Parma, kiu transprenis la elstaran pozicion de la AC Parma en la futbala ligo Serie A kaj ĝis somero 2006 estis protektita je bankrotiĝo.

 
subtenantoj de la FC Parma

Aktualaj evoluoj redakti

La 15-an de decembro 2004 Pietro Carmignani transprenis la postenon de kluba trejnisto de la antaŭulo Silvio Baldini, kun kiu la AC Parma en 2002 gajnis la italan pokalon. En la sezono 2004-2005 la financaj perturboj preskaŭ kaŭzis la malavancon de la kluba teamo el la unua ligo. La sekva sezono ree pli sukcesis kaj la teamo denove kvalifikiĝis poer la UEFA-pokalo.

La 12-an de majo 2008 la nur du monatojn antaŭe postenigita trejnisto Héctor Cúper pro la minaca malavanco el la unua ligo estis senpostenigita, kaj lia posteulo iĝis la antaŭa trejnisto de la junula teamo, Andrea Manzo. La vira kluba teamo tamen malavancis al la dua ligo Serie B, sed jaron poste sukcesis reavanci al la unua ligo kaj en la sezono 2009/2010 denove en la unua ligo estis tre sukcesa: En somero 2010 la sezono finiĝis per la lige oka pozicio, kaj preskaŭ atingiĝis partopreno de la UEFA-pokalo. La serio 2010/2011 estis iom malpli sukcesa, nun sezonofine rezultis la 12-a pozicio, kaj en la sezono 2011/2012 denove atingiĝis la oka pozicio kaj denove preskaŭ atingiĝis partopreno de la UEFA-pokalo: nun nur mankis du poentoj post la teamo Inter Milano.


Sukcesoj redakti

Nacie redakti

  • Itala pokalo (Coppa Italia):
    • venkoj (3): 1992, 1999, 2002
    • dua pozicio (2): 1995, 2001
  • Itala superpokalo (Supercoppa Italiana):
    • venkoj (1): 1999
    • dua pozicio (3): 1991, 1995, 2002
  • vicĉampiono de la ligo Serie A (1): 1997
  • vicĉampiono de la ligo Serie B (1): 2009

Internacie redakti

Eksteraj ligiloj redakti