Universitato de Parmo

universitato ĉe Parmo, Italio

La Universitato de Parmo (itale Università degli Studi di Parma) estas unu de la ŝtataj universitatoj plej antikvaj de Italio.

Universitato de Parmo
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 962
Situo
Geografia situo 44° 48′ 4″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo)44.80110.3251Koordinatoj: 44° 48′ 4″ N, 10° 19′ 30″ O (mapo)
lando Italio
urbo Parmo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Parmo (Italio)
Universitato de Parmo (Italio)
DEC
Map
Universitato de Parmo
vdr
Fakultato de Matematiko de la Universitato de Parmo.

La Universitato de Parmo estis fondita per imperia dekreto de la jaro 962. Laŭlonge de la historio ĝi estis fermita kaj malfermita en diversaj okazoj. Nuntempe la universitato organiziĝas en 18 departementoj kun dekdu fakultatoj:[1]

Historio

redakti

La Universitato de Parmo havas siajn radikojn antaŭ la jaro mil: la imperia dekreto el la 13-a de marto 962[2] (konservita en la arkivo de la episkopo), transigita de imperiestro Oto la 1-a al Uberto, episkopo de Parmo, sankciis la instituciigon de mezlernejo pri juro en Parmo, celanta al trejnado de la notaria profesio.

En la Mezepoko la urbo estis fama studloko kaj altiris studentojn eĉ el landoj trans Alpoj. La diversaj projektoj de la mezepokaj municipaj statutoj reguligis la agadojn de la akademiuloj, instruistoj kaj kuracistoj en pluraj lokoj, atestante la enradikiĝon de la Parma Studium en la urbo.

La Studium estis subpremita en 1387 fare de Gian Galeazzo Visconti ĉar li preferis tiun en Pavio. Ĝi poste estis refondita en 1412 fare de Niccolò la 3-a d'Este (1383-1441), konfirmante ĝin kiel universitaton. Kun la advento de la Farneze-familio en la urbo, en 1545, la kolegio de la nobeluloj, la Palatina biblioteko, la Akademio de Belartoj kaj la botanika ĝardeno estis establitaj. Post la napoleona periodo, la universitato revenis al sia tradicia formacio dum la duklando de Maria Luigia de Aŭstrio, evoluinte konstante ekde la fino de la deknaŭa jarcento.

Referencoj

redakti
  1. «ParmaOggi - L’inchiesta: affari di famiglia all’Università di Parma». Arkivita el originalo la 6an de novembro 2014. Konsultita la 6an de novembro 2014.
  2. Università di Parma