Malfermi la ĉefan menuon

Giovanni Matteo Ferrari da Grado (1400-1472) estis itala kuracisto, privata kuracisto de la venecia doĝo kaj de Giovanni la 6-a Malatesta[1], profesoro pri medicino en la Universitato de Pavio[2] kiu aktivis en la la princaj kortegoj de Mantovo kaj Bolonjo, aŭtoro de pluraj agnoskitaj verkoj kiu lasis parton de liaj havaĵoj al la Hospitalo de la Favorkoreco de Sankta Matteo, en Milano.

Ferrari da Grado
(1400-1472)
titolpaĝo de la verko "Practica D. magistri " eldonita de Ferrari da Grado.
titolpaĝo de la verko "Practica D. magistri " eldonita de Ferrari da Grado.
Persona informo
Naskiĝo 1400
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 1472
en Pavio, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Pavio
Profesio
Profesio kuracisto [#]
v  d  r
Information icon.svg

VivoRedakti

Li estis filo de Giovanni Ferrari, membro de la Kolegio de la Kuracistaro en Milano. Oni kredas ke, unu el liaj onkloj, konata kiel "Iohannes de Ferrariis" estis abato en Morimondo dum la epoko de la papo Marteno la 5-a (1417-1431), dum alia onklo, kies nomo estas Antono Ferrari, estis profesoro pri medicino en Pavio.

Ĉirkaŭ 1425 li translokiĝis al Pavio por enskribiĝi en la fakultato pri medicino. Tie disvolviĝis lian tutan karieron ene de la universitataj studoj, kaj li diplomiĝis rezulte de publika dekreto far Filippo Maria Visconti, duko de Milano, en julio 1412, bone de ĉiuj civitanoj el la duklando. En 1434, li ricevis salajro-plialtigon kiel profesoro pri logiko. Tiun postenon li okupis ĝis 1437 kiam li estis nomumita "ad lecturam extraordinariam Pratice" (profesoro pri praktika legado) kun salajro de 130 florenoj. Inter 1441-1442, li elektiĝis kiel "Ad practicam extraordinariam medicinae" (eksterordinara profesoro pri praktika medicino) kun saljro pli alta ol 180 florenoj kaj samtempe li okupis la postenon kiel "ad lecturam Philosophiae moralis" (profesoro pri morala filozofio) kun la sama salajro. Samjare li elektiĝis kiel ekzamenanto al la artokariero de Ambrogio Biraghi el Milano kaj al la doktoriĝo pri medicino de Paolo da Ozeno.

En la 28-a de aprilo 1444, li gastis en sia propra domo, en Pavio, kelkaj studentoj kiuj subskribis protestaĵon kontraŭ neleĝa elekto de artistoj kaj kuracistoj faritaj de kelkaj rektoroj. Samjare li okupis la katedron pri teoria medicino, kaj estis devigata ofte malĉeesti pro zorgo de kelkaj familianoj aŭ amikoj de la duko, tiel kiel li elmontras perletere de la 12-a de majo 1445, samkiel li deklaras la pagon de la tuta stipendio, malgraŭ la oftaj malestoj. Inter la familianoj de la duko oni trovas la ĉefepiskopon de Bolonjo, Tommaso Parentucelli, estonta papo Nikolao la 5-a, laŭ liaj leteroj datitaj el la 7-a de januaro, kaj ankaŭ el la 8-a kaj 20-a de aŭgusto 1446.

En tiu sama jare okazis pestepidemio en Pavio, kaj en kelkaj okazoj de liaj lecionoj, li konsiladis siajn disĉiplojn forlasi la urbon kaj protektiĝi en sekuraj lokoj. Tio evidentas perletere far la duko de Milano, kiu sendis al li, en la 21-a de aprilo 1451, tie kie li petas al Gian Matteo ke li moderigu siajn zorgojn rilate al la pesto, timante ke tiaj admonoj vekas la suspekton ke la sanpolitiko ne estas sufiĉa. Tre eble Gian Matteo akceptis la admonon de la duko ĉar ĉi tiu, por rekompenci lin, intervenis ĉe la akademiaj aŭtoritatuloj por ke lia katedro estu redonita al la profesoro. Ferrari da Grado ne tuj ricevis la postenon, kaj la duko devi ankoraŭ dufoje propeti sianome ne nur liafavore sed ankaŭ de aliaj rajtigitaj amikoj.[3]

VerkaroRedakti

  • Practice cum textu Rhasis libri noni ad Almansorum, eldonita en 1472 fare de la tipografo Filippo di Lavagna.
  • Expositiones super tractatum de urinis et vigesimam secundam fen tertii Canonis domini Avicennae, eldonita en Milano, en 1494 fare de la itala humanisto Jacopo Sannazaro (1457-1530).
  • Consilia ad diversas aegritudines..., eldonita en Pavio fare de Damiano Confalonieri ĉirkaŭ 1478.
  • Consiliorum ... secundum viam Avicenne ordinatorum utile repertorium.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti