Ugo Benci (1376-1439)[1] estis itala kuracisto, teologo, filozofo kaj filologo, profesoro pri filozofio kaj medicino en ses universitatoj. Li aktivis kiel privata kuracisto de la duko Nikolao la 3-a d'Este kaj Karlo la 7-a el Francio.[2] Lia famo devenis el siaj brilaj paroldisputoj kie li venkobatis siajn kontraŭantojn per sia subtila rezonado.

Ugo Benzi
(1376-1439)
"Traktaĵo pri la sankonservado", verko eldonita en 1481.
"Traktaĵo pri la sankonservado",
verko eldonita en 1481.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de februaro 1376
en Sieno,  Italio
Morto 30-a de novembro 1439
en Ferrara,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Pavio, Universitato de Florenco, Universitato de Bolonjo, Universitato de Padovo, Universitato de Sieno, Universitato de Parmo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Marko, frato de Andrea Benzi, lia patro, estis lia onklo de Benzi, kaj ankaŭ estis kuracisto. Inter 1385 kaj 1390, li studis gramatikon en Sieno gvidata de iu certa Bennazio, kiu eble temas pri Benzoccio, la gramatikisto, profesoro en la Universitato de Sieno, en 1404. La Studio interrompiĝas pro la milito inter Florenco kaj Gian Galeazzo Visconti, sub kies regado troviĝis Sieno inter 1389-1392, kies seriozaj konsekvencoj ekois sur la urbon kaj tra la tutan Toskanion. Decidinte pri kontinuado de siaj studoj, Benzi, tre eble en 1393, petas al siaj gepatroj esti sendata "ad liberalium artium studia" ("al la studio pri liberaj artoj"), tamen ricevante nean respondon, li estas devigata fari uzon pri altvalora vestaĵo por sukcesi resti en Florenco.

Tiamaniere ke li komencis studi filozofion, daŭrigata en Bolonjo, en la lernejo de Pietro da Mantova, al kiu li kuniĝis sed post kelkaj monatoj ili disiĝas pro kialo tre malfacile stabligebla. Kiel rezulto, Benzi retiriĝas hejmen, vivante suferegan vivon, tute dediĉita al la studo de la logiko, filozofio, medicino, astronomio, aritmetiko, geometrio, muziko kaj retoriko.

Reirinte al Pavio, en la 17-a de oktobro 1396 li licenciiĝis pri logiko kaj filozofio, kiun oni kredas trakti pri medicina kurso, lernobjekto kiun Benzi sin dediĉus pli malfrue. Oni kredas ke Benzi estis invitata de la episkopo de Bolonjo kiel profesoro kaŭze de la famo kiun li akiris en tiu urbo. Tiamaniere ke li okupis la katedron post diplomiĝo inter 1396-1397, daŭrigante poste en 1402, escepte de la forigo inter 1399-1400 al Piaĉenco, kien translokiĝis la universitato por fuĝi el la pesto. Dum tiu periodo en Pavio, ekaperis lia verko "De logicae artis ratione", nuntempe malaperita. La pesto estis la kaŭzo de la instruado-interrompo en 1402, kiam Benzi, retiriĝis kaj sin dediĉis unue al la studo pri la latina kaj poste al medicino laŭ instigo de amiko, pli malfrue identigita kiel Giovanni Tortelli (1400-1466).

Vokita al la Universitato de Bolonjo(1402), Benci reorganizis la instruon pli filozofio promociante la studon pri la verkoj de Averroes kaj Alberto la Granda tiel sukcese ke li estis nomata "non modo philosophus sed philosophorum princeps" ("ne kiel filozofo sed kiel princo de la filozofoj"). Dum tiu periodo en Bolonjo ekaperis la "Parva naturalia" de Aristotelo, parte konservita en la Antoniana biblioteko de Padovo. En Bolonjo, Benci ankaŭ studis medicinon en la lernejo de Marsilio de Sankta Sofia, sed li interrompis la kurson post ses monatoj eble pro arogantaj sintenoj.

En la 6-a de decembro 1404, Benci partoprenis en kolegio de ekzamentantoj en Pavio, kien li eventuale iri. En la 5-a de februaro 1405 li engaĝiĝis en la Universitato de Sieno por instrui medicinon kun salajro je 200 florenoj jare. En tiu periodo li edziĝis al iu Laia Sozzini, kiu donis al li sep infanojn (Giovanni, Ludoviko, Nicola, Carlo, Pietro, Jacopo kaj Severo).

En la 24-a de novembro 1413, Nikolao la 3-a d'Este lin vokas al Parmo okaze de la malfermo de la universitato por instruado de medicino. Tie li restis dum kvar sinsekvajn jarojn, jaroj aparte plenaj je lavoroj, kie li verkis tri el siaj ĉefaj komentoj, unu al Galeno, la aforismoj de Hipokrato kaj Aviceno kaj kelkaj "Quaestiones rerum naturalium" ("Demandoj pri naturaj aĵoj").

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti