Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erasmo.

Erasmo el Narni (itale Erasmo da Narni), plej konata laŭ la populara kromnomo Gattamelata ('katino dolĉa kiel mielo'), estis itala soldulo, kiu naskiĝis en Narni, Italio, en 1370 kaj mortis en Padovo, en 1443. Ido de malriĉa familio, la vivsituacio kondukis lin al militista vivo, unue dungita de la nobelo Cecchino Broglia en Asizo. Poste, kun la amiko Brandolino Brandolini, li servis al la kondotiero Braccio da Montone, sinjoro de Peruĝo ekde 1416.

Erasmo da Narni
Persona informo
Aliaj nomoj Gattamelata
Naskiĝo 1-an de januaro 1370 (1370-01-01)
en Narni
Morto 16-an de januaro 1443 (1443-01-16) (73-jaraĝa)
en Padovo
Tombo Baziliko de Sankta Antonio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Okupo
Okupo kondotiero
vdr
Statuo de Gattamelata en la emblemo de la 16-a Itala Esperanto-Kongreso en Padovo, 1931.

Kun Braccio, li partoprenis en kampanjoj por konkeri la urbojn Todi, Rieti, Narni, Terni kaj Spoleto kaj en 1419 en la batalo de Viterbo kontraŭ Muzio Attendolo. En la batalo de Aquila (junie de 1424), la armeo de Braccio estis venkita kaj la kondotiero mortigita. Gattamelata gvidis la restintajn soldatojn serve al la Respubliko de Florenco.

En 1427, la Papo Marteno la Kvina dungis lin por repreni la teritoriojn konkeritajn de Braccio. Ĉefe pro malfruo en la pagoj, Gattamelata rezignis la servadon al la Papo en 1434 kaj dungiĝis de la Respubliko de Venecio. En serio da bataloj kaj kontraŭatakoj kaj malgraŭ vundiĝo, Gattamelata sukcesis defendi la urbojn Brescia kaj Verona en 1438. Tio donis al li la titolon Ĝenerala Komandanto de la Armeoj de la Venecia Respubliko. Tamen Venecio en la posta jaro devis cedi plurajn urbojn, inter kiuj Legnago, Soave kaj fine Verona mem. La Respubliko tiam alvokis Francesco Sforza por ke li kuniĝu kun Gattamelata kaj ili kune rekonkeris Verona-n la 9-an de Julio 1439.

En 1440 li suferis cerbovaskulan akcidenton kaj neniam plu resaniĝis nek havis signifajn militajn kampanjojn ĝis sia morto en 1443. En la centro de Padovo, apud la fama Baziliko de Sankta Antono, troviĝas surĉevala statuo honore al Gattamelata. Ĝi estis konstruita inter 1446 kaj 1453 de Donatello kaj mezuras 340 x 390 cm. Ĝi estas unu el la simboloj de Padovo, la statuo estis por ekzemplo la emblemo de la 16-a Itala Kongreso de Esperanto okazinta en tiu urbo en 1931.

La kromnomo Gattamelata laŭ iuj historiistoj fontas el lia granda ruzo kaj de lia parolmaniero respektoplena kaj ne akra. Laŭ aliaj, tio devenas de la formo de la kasko uzita dum bataloj.[1]

Referencoj redakti

  1. Erasmo da Narni Gattamelata, blogo Esperanto-Vivo http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/16/erasmo-da-narni-gattamelata/ (vizitita en la 16-jan-2018)