Ottavio Mosto

itala skulptisto

Ottavio MOSTO (naskiĝinta ĉ. 1659 en Padovo, mortinta la 12-an de majo 1701 en Prago) estis itala stukisto kaj skulptisto kiu aktivis ankaŭ en Salcburgo kreante en 1690 diversajn marmoraĵojn por la ĝardenoj de kastelo Mirabell. Krome agadis li en Prago. Lin edzigis la salcburgianino Maria Franziska Merl kiu naskis du filinojn kaj unu filon nome Anton Wenzel (kiu ankaŭ fariĝis skulptisto).

kidnapo de Helena; verko de Mosto por la ĝardenoj de Kastelo Mirabell en Salcburgo

Vivo kaj agado

redakti

Mosto lernis ĉe la baroka artisto Gian Lorenzo Bernini.[1] En januaro 1690 Mosto estis komisiita pri la elfaro de artaĵoj por la Mirabell-ĝardeno pri la temo de la kvar sezonoj, en julio krome pri la kvar elementoj. Pragon venigis lin Johann Ernst von Thun und Hohenstein. Prage li kreis apud la Toskana Palaco la statuon de ĉefanĝelo Miĥaelo kaj por la ponto de Karolo la grupon de sankta Venceslao kun anĝeloj. En Bohemujo li estis konsiderata ĉefa reprezentanto de baroka mistifikismo.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. La verkaro de Mosto estas ĝenerale pli dekoracia, kaj ne taksatas tiom kreiva (kompare al Bernini).