La Analoj (latine Annales) estas historio de la Romia Imperio de la regado de Tiberio ĝis la regado de Nerono, t.e. la jaroj 14-68, verkita de la roma historiisto kaj senatano Tacito.[1][2] La Analoj estas unu el la plej gravaj fontoj pri la Imperio dum la 1-a jarcento.[3] Ĝi estas la lasta verko de Tacito, kaj modernaj historiistoj ĝenerale konsideras ĝin lia plej bona.[4] La historiisto Ronald Mellor nomas ĝin "la krona atingo de Tacito", kiu reprezentas la "pinton de roma historia verkado".[5]

Unua paĝo el la unua presa eldono de libroj 11-16 de la Analoj de Tacito (Venecio: Vindelino de Spira, ĉ. 1471/72)

Laŭ Hieronimo el Stridono, la Historioj kaj Analoj de Tacito totalis 30 librojn. Kvankam iuj fakuloj malkonsentas pri la disdivido de tiu nombro inter la verkoj, tradicie oni supozas ke la Historioj havis 14 librojn kaj la Analoj 16. Proksimume duono de la 30 estas konservitaj.[2]

Modernaj fakuloj kredas ke Tacito, kiel roma senatano, havis aliron al la Agoj de la senato—la romaj senataj registroj—kiuj havigis al lia verko solidan bazon.[4] Kvankam Tacito priskribas parton de sia verko per la vortoj "miaj analoj", li ne uzis Analoj kiel titolon. La titolo estis donita pli malfrue pro la pojara strukturo de la verko.[2][3] Ekzistanta manuskripto havas titolon Libroj de la Historioj ekde la Forpaso de Dio Aŭgusto (latine Ab Excessu Divi Augusti Historiarum Libri).

Enhavo kaj strukturo redakti

 
La Granda Incendio de Romo en julio 64, dum la regado de Nerono, de Carl Theodor von Piloty, 1861.

La Analoj estis la lasta verko de Tacito kaj konsistigas unu el la ĉefaj fontoj por la nuntempa kompreno de la historio de la Romia Imperio de la ekrego de Tiberio en 14 ĝis la morto de Nerono en 68.[3] Tacito verkis la Analojn en almenaŭ 16 libroj, sed libroj 7-10 kaj partoj de 5, 6, 11, kaj 16 estas perditaj.[3]

Oni ne scias kiam Tacito komencis verki la Analojn, sed li estis delonge verkanta ilin en 116.[2] Modernaj fakuloj supozas ke Tacito, kiel senatano, havis aliron al la Agoj de la senato, la registroj de la roma senato, kio havigis solidan bazon al lia verko.[4]

Referencoj redakti

  1. The Annals (109 A.C.E.).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 The Annals: The Reigns of Tiberius, Claudius, and Nero by Cornelius Tacitus and J. C. Yardley (ISBN 0-19-282421-X) Oxford. ii-xxvii
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Tacitus and the Writing of History, Ronald H. Martin. 1981. (ISBN 0-520-04427-4). 104–105.
  4. 4,0 4,1 4,2 The Annals. Cornelius Tacitus, Anthony John Woodman. 2004. (ISBN 0-87220-558-4). x-xx.
  5. Mellor, Ronald. (2010) Tacitus' Annals. Oxford: Oxford University press. ISBN 978-0-19-515192-3.