Vila Pouca de Aguiar

Urbo kaj municipo en Portugalio

Vila Pouca de Aguiar estas portugala urbo en la centro de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 3 118 loĝantoj.

Vila Pouca de Aguiar
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 187  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 7° 38′ U (mapo)41.483333333333-7.6333333333333 [+]
Areo 437 km² (43 700 ha) [+]
Vila Pouca de Aguiar (Portugalio)
Vila Pouca de Aguiar (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Pouca de Aguiar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Pouca de Aguiar [+]
vdr

Estas sidejo de municipo Vila Pouca de Aguiar de 437,07 km² de areo kaj 11 813 loĝantoj (en 2021), subdividite en 14 submunicipoj. La municipo limas norde kun la municipo Chaves, oriente kun Valpaços kaj Murça, sude kun Alijó, Sabrosa kaj Vila Real, okcidente kun Ribeira de Pena kaj nordokcidente kun Boticas.

Historio

redakti

La areo estis konata en la starto de la nacieco kiel teroj de Aguiar de Pena (aglejo de rokaro), nomo devena el la antikva roka kastelo samnomm, tio estas Pena, staranta sur enorma rokaro kiu estas unu el la referencoj de la regiono, dum la nomo de Aguiar (aglejo) devenas el la fakto ke estis loĝata de agloj.

 
Mamoa do Alto do Cotorino en Soutelo de Aguiar

La areo limas norde kun la tero de Chaves kaj Montenegro, oriente kaj sude kun la tero de Panóias kaj okcidente kun la teroj de Bastos. La homa loĝado de tiu teritorio, datas el la megalita epoko, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj dolmenoj, funebraj mamoas, tomboj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj, ĉefe en la montaro Serra do Alvão. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Poste kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj. Post la kreado de la Reĝlando, atribuis la unuan foruon al la Terra de Aguiar de Pena la Reĝo D. Manuelo la 1-a, en 1515.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Vila Pouca de Aguiar atingis pinton de preskaŭ 25 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 11 000, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Vila Pouca de Aguiar (el 2013).

La municipo Vila Pouca de Aguiar havas la jenajn fregeziojn:

  • Alfarela de Jales
  • Alvão
  • Bornes de Aguiar
  • Bragado
  • Capeludos
  • Pensalvos e Parada de Monteiros
  • Sabroso de Aguiar
  • Soutelo de Aguiar
  • Telões
  • Tresminas
  • Valoura
  • Vila Pouca de Aguiar
  • Vreia de Bornes
  • Vreia de Jales

Vidindaĵoj

redakti
  • Fervoja stacio de la Linha do Corgo
  • Kapelo de Aldeia de Cidadelha (orumita altaro)
  • Pilorioj de Vila Pouca de Aguiar kaj de Alfarela
  • Fortikaĵo de Cidadelha, Murego
  • Ponto de Cidadelha aŭ de Cidadelha de Aguiar
  • Municipa Muzeo de Vila Pouca de Aguiar
  • Romiaj baraĵoj de Tinhela de Baixo - Sul kaj de Tinhela de Baixo - Norte kaj Poŝtejo de Pedras Salgadasen Bornes de Aguiar
  • Ponto de Ola en Bragado
  • Preĝejo de Santa Eulália en Pensalvos
  • Dolmenoj de Serra do Alvão kaj Mamoa do Alto do Cotorino en Soutelo de Aguiar
  • Kastelo de Pena de Aguiar en Telões
  • Romiaj minoj kaj rilata Tunelo de Pedroso en Tresminas
  • Statuo de mejloŝtono, Ponto de Arco aŭ Ponto de Barrela kaj grenstokejo de Alto dos Canastros en Vreia de Jales

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Pouca de Aguiar en la portugala Vikipedio.