Valpaços estas portugala urbo en la oriento de la distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Alto Tâmega, kun ĉ. 4 539 loĝantoj (2011).

Valpaços
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 882  (2011) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 7° 19′ U (mapo)41.6-7.3166666666667 [+]
Areo 549 km² (54 900 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Valpaços (Portugalio)
Valpaços (Portugalio)
DEC
Situo de Valpaços

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valpaços [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Valpaços kiu havas totalan areon de 548,74 km², 14 702 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 27 loĝantoj por km², subdividita en 25 fregezioj. La municipo limas norde kun Chaves, nordoriente kun Vinhais, sudoriente kun Mirandela, sude kun Murça kaj sudokcidente kun Vila Pouca de Aguiar.

Historio

redakti
 
Roka sanktejo de Argeriz.

Estas loĝado jam el prahistoriaj tempoj, kiel atestas roka sanktejo de Argeriz kaj diversaj kastrumoj.

La areo estis konkerita de kristanoj el islamanoj definitive ĉirkaŭ la 11-a jarcento. Pri la gravo de la diversaj tiamaj municipoj atestas diversaj pilorioj kaj poste urbodomoj, ĉefe de la 18-a jarcento. Pri la riĉo de la nobelaro atestas diversaj blazondomoj el kiuj elstaras Solar dos Morgados da Fonte aŭ de "S. Francisco de Valpassos".

Monforte de Rio Livre estis urbeto kaj municipa ĉefurbo en loko de la aktuala fregezio Águas Frias, en Chaves. Ĝi havis foruon en 1273, nuligita en 1853. La gravo de la urbeto estis ligita al ĝia kastelo, celo de sieĝoj kaj luktoj, ĉefe dum la Portugala Restaŭriga Milito inter 1640 kaj 1668. Komence de la 19-a jarcento, la urbeto estis senhoma kaj la sidejo de la municipo estis translokigita al la fregezio Lebução.

La loĝantaro de Valpaços atingis pinton de preskaŭ 34 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 14 000, tio estas, oni perdis multe pli ol duonon.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Valpaços (el 2013).

La municipo Valpaços havas la jenajn fregeziojn:

  • Água Revés e Crasto
  • Algeriz
  • Bouçoães
  • Canaveses
  • Carrazedo de Montenegro e Curros
  • Ervões
  • Fornos do Pinhal
  • Friões
  • Lebução, Fiães e Nozelos
  • Padrela e Tazem
  • Possacos
  • Rio Torto
  • Santa Maria de Emeres
  • Santa Valha
  • Santiago da Ribeira de Alhariz
  • São João da Corveira
  • São Pedro de Veiga de Lila
  • Serapicos
  • Sonim e Barreiros
  • Tinhela e Alvarelhos
  • Vales
  • Valpaços e Sanfins
  • Vassal
  • Veiga de Lila
  • Vilarandelo

Vidindaĵoj

redakti
 
Preĝejo de Sankta Nikolao en Carrazedo de Montenegro.
  • Pilorio de Águas kaj Kapelo de São Caetano en Água Revés e Crasto
  • Roka sanktejo kaj kastrumoo de Ribas en Algeriz
  • Kastrumo da Lama de Ouriço en Alvarelhos
  • Blazondomo kaj Preĝejo de Sankta Nikolao en Carrazedo de Montenegro
  • Kapelo de Sá en Ervões
  • Preĝejoj de Possacos kaj de Santa Valha
  • Kastrumo de Vilanova en Santiago da Ribeira de Alhariz
  • Blazondomo Casa do Arco, Solar dos MorgadosSolar dos Pinto Leite kaj ponto de Valpaços
  • Preĝejo, kapelo de São Sebastião kaj kastrumo de Vilarandelo

Bildoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valpaços en la portugala Vikipedio.