Murça

Urbo kaj municipo en Portugalio

Murça estas portugala urbo en la oriento de la distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Douro.

Murça
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 952  (2011) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 7° 27′ U (mapo)41.4-7.45 [+]
Areo 189,36 km² (18 936 ha) [+]
Murça (Portugalio)
Murça (Portugalio)
DEC
Situo de Murça

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murça [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Murça kiu havas totalan areon de 189,37 km², 5 245 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 28 loĝantoj por km², subdividita en sep fregezioj. La municipo limas norde kun Valpaços, oriente kun Mirandela, sudoriente kun Carrazeda de Ansiães, sudokcidente kun Alijó kaj nordokcidente kun Vila Pouca de Aguiar.

Historio

redakti
 
Pilorio de Murça.

Estas loĝado jam el prahistoriaj tempoj, kiel atestas kelta ŝtona statuo de porkino nome Porca de Murça, kaj diversaj kastrumoj.

La areo estis konkerita de kristanoj el islamanoj definitive ĉirkaŭ la 11-a jarcento. Pri la gravo de la diversaj tiamaj municipoj atestas diversaj pilorioj kaj poste urbodomoj, ĉefe de la 18-a jarcento. Pri la riĉo de la nobelaro atestas diversaj blazondomoj.

La plej fruaj referencoj al la regiono de Murça aperis en la dokumentoj Inquirições de la reĝo Afonso la 2-a. Municipa aŭtonomeco realiĝis en la 13-a jarcento, kiam la reĝo Sanĉo la 2-a aprobis foruon (ĉarton) la 8an de Majo 1224. Tion poste konfirmis Afonso la 3-a la 10an de Januaro 1268. Similajn ĉartojn havigis la 18an de Aprilo 1304 kaj la 9an de Majo 1512, fare de la reĝoj Denizo kaj Manuelo, respektive.

Dum la Liberala Revolucio (18a jarcento) kvin grafoj de Murça estis honorigitaj de la reĝo Johano la 6-a.

La loĝantaro de Murça atingis pinton de preskaŭ 10 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 5 000, tio estas, oni perdis ĉirkaŭ duonon.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Murça (el 2013).

La municipo Murça havas la jenajn fregeziojn:

  • Candedo
  • Carva e Vilares
  • Fiolhoso
  • Jou
  • Murça
  • Noura e Palheiros
  • Valongo de Milhais

Vidindaĵoj

redakti
  • Kapelo de Misericórdia
  • Romiaj ponto kaj vojo
  • Pilorio de Murça
  • Kastrumo de Palheiros

Bildoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Murça en la portugala Vikipedio.