Carrazeda de Ansiães

Urbo kaj municipo en Portugalio

Carrazeda de Ansiães estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 1 706 loĝantoj, en la sudokcidento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Douro de la norda regiono.

Carrazeda de Ansiães
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 373  (2011) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 7° 18′ U (mapo)41.25-7.3 [+]
Areo 279,24 km² (27 924 ha) [+]
Carrazeda de Ansiães (Portugalio)
Carrazeda de Ansiães (Portugalio)
DEC
Situo de Carrazeda de Ansiães

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrazeda de Ansiães [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Carrazeda de Ansiães, kun 279,24 km² de areo kaj 5 494 loĝantoj (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Murça kaj Mirandela, nordoriente kun Vila Flor, oriente kun Torre de Moncorvo, sude kun Vila Nova de Foz Côa, sudokcidente kun São João da Pesqueira kaj okcidente kun Alijó.

Historio

redakti
 
Pilorio de Carrazeda de Ansiães.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areo estis konkerita en la 1060-aj jaroj. La municipo havis sidejon en la iama urbeto Ansiães; ties ruinoj, sude de la aktuala municipa sidejo, estas sur monteto proksime de la domaro Lavandeira. La municipo ricevis foruon en 1075, kaj ĝian statuson de vila (urbeto) konfirmis Johano la 5-a la 6a de Aprilo 1734. En la 19-a jarcento la municipan sidejon oni transigis de Ansiães al Carrazeda, kaj la antikva vila estis abandonita.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 15 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 5 000; tio estas, oni perdis du trionojn.

Submunicipoj

redakti

Carrazeda de Ansiães havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Carrazeda de Ansiães.
  • Amedo e Zedes
  • Belver e Mogo de Malta
  • Carrazeda de Ansiães
  • Castanheiro do Norte e Ribalonga
  • Fonte Longa
  • Lavandeira, Beira Grande e Selores
  • Linhares
  • Marzagão
  • Parambos
  • Pereiros
  • Pinhal do Norte
  • Pombal
  • Seixo de Ansiães
  • Vilarinho da Castanheira


Vidindaĵoj

redakti
  • Pilorioj de Carrazeda de Ansiães; de Ansiães; de Linhares; de Vilarinho da Castanheira
  • Kastelo de Ansiães aŭ Kastelo de Carrazeda de Ansiães
  • Blazondomoj Casa de Selores; Solar de Sampaio, Linhares; Solar de Mariz, Amedo; Casa da Carranca, Amedo;Solar dos Barbosas, Zedes
  • Preĝejoj de São Salvador de Ansiães; de Santiago, Amedo; de Santa Eufémia kaj de São João Batista, Lavandeira; de São Miguel, Linhares;
  • Rokarto en Ribalonga
  • Dolmenoj de Vilarinho (Pala da Moura) en Vilarinho da Castanheira; de Zedes

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carrazeda de Ansiães en la portugala Vikipedio.