São João da Pesqueira

Urbo kaj municipo en Portugalio

São João da Pesqueira estas urbo de Portugalio, situanta en la plej nordorienta pinto de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 273 loĝantojn (2021).

São João da Pesqueira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 874  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 7° 24′ U (mapo)41.133333333333-7.4 [+]
Areo 266 km² (26 600 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
São João da Pesqueira (Portugalio)
São João da Pesqueira (Portugalio)
DEC
Situo de São João da Pesqueira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São João da Pesqueira [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo São João da Pesqueira, kiu havas totalan areon de 266,11 km², kaj 6 775 loĝantojn (2021), subdividita en 11 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Alijó, nordoriente kun Carrazeda de Ansiães, oriente kun Vila Nova de Foz Côa, sudoriente kun Penedono, sude kun Sernancelhe, okcidente kun Tabuaço kaj nordokcidente kun Sabrosa. La teritorio estas sude de la rivero Douro kaj trapasata de la rivero Torto de sudoriento nordokcidenten.

La loknomo São João da Pesqueira estas komprenebla kiel Sankta Johano de la Fiŝkaptejo, kaj tiukadre aperas du bluaj fiŝoj ĉirkaŭita de ruĝaj fiŝhokoj.

Historio redakti

 
Blazono de la episkopa palaco de Trevões.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas pluraj disaj restaĵoj, inter kiuj produktejoj de vino kaj oleo.

Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de São João da Pesqueira estis definitive konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro, kio sekurigis la zonon el atakoj fare de sudaj islamanoj. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. São João da Pesqueira estis kreita jam en 1055, kio faras ĝin unu el plej antikvaj municipoj de la lando.

Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 11 000 loĝantojn en 1960, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 5 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo (fruktoj kaj vino), tiukadra industrio kaj produktado de oleo kaj migdaloj.

Submunicipoj redakti

São João da Pesqueira havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo São João da Pesqueira.
  • Castanheiro do Sul
  • Ervedosa do Douro
  • Nagoselo do Douro
  • Paredes da Beira
  • Riodades
  • São João da Pesqueira e Várzea de Trevões
  • Soutelo do Douro
  • Trevões e Espinhosa
  • Vale de Figueira
  • Valongo dos Azeites
  • Vilarouco e Pereiros

Vidindaĵoj redakti

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Preĝejo de Santa Marinha de Trevões
  • Blazondomo de familio Caiado Ferrão
  • Blazono de la episkopa palaco de Trevões
  • Muzeo de Vino de São João da Pesqueira (2015)
  • Casa do Cabo
  • Kapeloj de Trevões, Fontano Fonte do Concelho, preĝejo de Santa Marinha de Trevões, Muzeu de Religia Arto, Etnografia Muzeo, kaj

Palaceto de Almeida Coutinho de Trevões

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo São João da Pesqueira en la portugala Vikipedio.