Mesão Frio

Urbeto kaj muniicpo en Portugalio

Mesão Frio estas portugala urbo kaj municipo en la Distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Doŭro, kun ĉ. 1 615 loĝantoj (2021).

Mesão Frio
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5040
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 433  (2011) [+]
Loĝdenso 166 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 7° 53′ U (mapo)41.166666666667-7.8833333333333 [+]
Areo 26,65 km² (2 665 ha) [+]
Mesão Frio (Portugalio)
Mesão Frio (Portugalio)
DEC
Situo de Mesão Frio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mesão Frio [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de municipo Mesão Frio de 26,65 km² de areo (ĝi estas la plej malgranda municipo en la distrikto) kaj 3 547 loĝantoj (en 2021), subdividite en kvin submunicipoj. La municipo limas norde kaj oriente kun Peso da Régua, sude kun Lamego kaj Resende kaj okcidente kun Baião.

Historio

redakti
 
Pilorio en Mesão Frio.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Peso da Régua atingis pinton de pli ol 24 600 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 14 000.

Administracia ento

redakti
 

La municipo Mesão Frio estas dividita en kvin fregezioj:

  • Barqueiros
  • Cidadelhe
  • Oliveira
  • Mesão Frio (Santo André)
  • Vila Marim

Vidindaĵoj

redakti
 
Blazondomo Solar da Rede.
  • Domo de la verkisto Domingos Monteiro en Santo André
  • Domoj Macaca do Pelourinho, de Vista Alegre kaj de Povo de Barqueiros, Marcos Pombalinos kaj pilorio de Barqueiros
  • Kastrumo de Céltico, domoj de Quinta do Côtto, de Outeiro, do Paço (de la Palaco), do Terreiro, Marco Pombalino kaj Ponto de Martinhos en Cidadelhe
  • Domoj de Quinta Nova, D' Além, de Torres, de Sant'Ana, de Castelo en Oliveira
  • Domoj de Carreira, de Gafaria, de Picota, de Rede, de Cabo De Vila, de Fragosos, de Vale do Couto en Santo André
  • Fontanoj Chafariz das Fontaínhas, Chafariz do Largo da Independência kaj Chafariz do Largo do Cruzeiro, Krucmonumento aŭ Cruzeiro, Pilorio, Ponto de Carrapatelo, domo de Carrapatelo Albertina de Araújo, Turo de la preĝejo de Santa Cristina en Santo André
  • Romanikaj Tombokofroj, domoj de Ordem Terceira, de Asilo, de Guedes, de Negrões, de Registro kaj de Cabrais en Santo André
  • Franciskana Konvento, Marco Pombalino kaj Antikva Hospitalo de Mesão Frio en Santo André
  • Domoj de Santiago, de Valdourigo, de Granjão, de Paço (Palaco], de Salgueiral (salikejo) kaj fontano Chafariz de Vila Marim
  • Casa do Povo (popoldomo), Marco Pombalino, kaj Ponto Cavalar en Vila Marim

Ekleziaj heredoj

redakti
 
Preĝejo de Santa Cristina en Santo André.
  • Preĝejoj de Vila Marim, de Barqueiros, de Cidadelhe, de Oliveira
  • Preĝejoj de Santa Cristina, de Vila Jusã, de São Nicolau en Santo André
  • Kapeloj Nossa Sra. da Conceição, kaj de la Tombejo de Barqueiros
  • Kapeloj de Nossa Sra. da Conceição (Lugar da Forca), de Nossa Sra. da Conceição (Rede), de São Caetano, de Santo António, de Mártir São Sebastião, de Nossa Senhora do Rosário en Vila Marim
  • Kapeloj de Santa Rita, de São Lázaro kaj de Santo António, de São Silvestre en Santo André
  • Kapeloj de São Gonçalo en Cidadelhe, de Nossa Sra. da Piedade kaj de Santa Bárbara en Oliveira
  • Funebraj monumentoj "alminhas" ĉe la tombejo de Mesão Frio kaj de Santa Cristina en Santo André, kaj de Calçada en Vila Marim
  • Nossa Sra. de Boa Passagem (suda bordo de la rivero Douro) en Barqueiros
  • Senhor dos Perdidos en Santo André

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mesão Frio en la portugala Vikipedio.