La Instituto Camões estas institucio kreita por proponi kaj plenumi politikon de portugala kunlaborado, same kiel la promocio de la portugala lingvo kaj de ĝia kulturo tra la tuta mondo. La Instituto Camões tiel nomiĝis honore al Luís de Camões, nome la plej konata kaj prestiĝa verkisto de Portugalio.

La sidejo de Instituto Camões en Seixas Palaco, ĉe Avenida da Liberdade en Lisbono, Portugalio.

Historio redakti

La Instituto Camões estis kreita en 1992 kiel posteulo de la Instituto da Cultura e Língua Portuguesa laŭ superrigardo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Portugalio, kaj aktuale ĝi havas aŭtonomecon kaj administracian kaj heredan. Nuntempe, la Instituto estas en pli ol 30 landoj, kaj en tiuj kreas serion de Centros de Língua Portuguesa kaj de Centros culturais portugueses (en la unuaj oni instruas la lingvon kaj en la duaj la kulturon kaj tradiciojn de Portugalio).

Tial ĝi funkcias simile al la Instituto Cervantes pri la hispana lingvo, la itala Società Dante Alighieri, la franca Alliance Française, la brita British Council kaj la germana Goethe-Institut. Ĉiuj el ili laboras por disvastigi siajn respektivajn kulturojn tra la tuta mondo, favorante tiel la kono pri kelkaj el gravaj lingvoj.

Centroj de Lingvo redakti

La Centroj de Lingvo Portugala de la Instituto (Centros de Língua PortuguesaCLP) estas centroj kies celo estas promocii la portugala lingvo, same kiel kunlabori en diversaj landoj en la edukfako.

Lokoj redakti

 
Lingvocentro de Instituto Camões en Lisbono.

Eksteraj ligiloj redakti