Torres Vedras
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Torres Vedras (stacidomo). |
Torres Vedras (portugallingva prononco: [ˈtoʁɨʒ ˈvɛðɾɐʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono okcidenta (Oeste), Portugalio, kun ĉirkaŭ 83 075 loĝantoj. La loknomo Torres Vedras deriviĝis el Turres Veteras aŭ Torres Velhas, tio estas Malnovaj Turoj.
Torres Vedras | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2560 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 79 465 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 195 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 5′ N, 9° 16′ U (mapo)39.083333333333-9.2666666666667Koordinatoj: 39° 5′ N, 9° 16′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 407 km² (40 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Torres Vedras [+] | |||||
Ĝi estas la plej granda municipo en la distrikto. Ĝi limas norde kun Lourinhã, nordoriente kun Cadaval, oriente kun Alenquer, sude kun Sobral de Monte Agraço kaj Mafra kaj okcidente kun la marbordo al Atlantiko. Torres Vedras posedas la kategorion de urbo ekde la 2a de Marto 1979.
Historio
redaktiKrom loĝado jam en prahistoriaj tempoj, Afonso la 1-a konkeris la lokon el islamanoj en 1147. Dum la regado de Sanĉo la 1-a (1185-1211), la loko ricevis la unuan municipan rajtigon. En la 15 de Aŭgusto 1250, Afonso la 3-a, kromnomita la Burgonja, havigis al la lokanoj foruon. Dum la 13-a jarcento, la urbo ĝuis gravan kreskon. Pro relativa proksimeco al la ĉefurbo, nova kresko en la 20-a jarcento pliigis la loĝantaron el 35 000 en la komenco de la jarcento ĝis nunaj 80 000.
Tradicia enspezofonto venis el kultivado de vitejoj; nuntempe gravas turismo; al tio helpas la arkeologia muzeo.
Fregezioj
redaktiLa 13 freguesias kiujn enhavas la municipo estas jenaj: A dos Cunhados e Maceira, Campelos e Outeiro da Cabeça, Carvoeira e Carmões, Dois Portos e Runa, Freiria, Maxial e Monte Redondo, Ponte do Rol, Ramalhal, São Pedro da Cadeira, Torres Vedras (São Pedro e Santiago e Santa Maria do Castelo e São Miguel) e Matacães, Silveira, Turcifal kaj Ventosa. La loĝantaro de la urbo mem Torres Vedras (proksimume 20 000 loĝantoj en du plej grandaj urbaj submunicipoj) reprezentas ĉirkaŭ 25% de la populacio de la municipo.