Antonio Nobre

portugala verkisto

António Pereira NOBRE (Porto, 16-a de Aŭgusto 1867 - Foz do Douro, 18-a de Marto 1900) estis portugala poeto, unu de la plej originalaj en sia generacio kaj reprezentanto de la Malfruromantikismo.

Antonio Nobre
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1867 (1867-08-16)
en Porto
Morto 18-an de marto 1900 (1900-03-18) (32-jaraĝa)
en Porto
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de KoimbroUniversitato de Parizo
Subskribo Antonio Nobre
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

 
Kovrilpaĝo de la unua eldono de , Parizo, 1892.

Li pasigis sian infanaĝon en Leça da Palmeira, vilaĝo de fiŝkaptistoj kie lia patro, iama migranto en Brazilo, posedis domon, kaj en Foz do Douro, ĉe enfluejo de la rivero Douro.​ Li studis en gravaj lernejoj de Porto, ĉeestis en la ĉefaj centroj de la bohemio kun gravaj verkistoj kiel Raul Brandão kaj publikigis en revuoj kiel A Mocidade de Hoje (1883).​ En 1888 li iris al Koimbro studi juron kaj loĝis en nun fama Turo de Anto. Li fondis kun Alberto de Oliveira la revuon Boémia Nova, sed malsukcesis kaj foriris al Parizo en 1890 kaj tie diplomiĝis en Politikaj Sciencoj (1895) en la tiam nomita Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj; li konis ankaŭ la konsulon kaj verkiston Eça de Queirós, kiu helpos lin poste.​ De tiu pariza sperto naskiĝis la libro kiu famigis lin, Só ("Sola"), 1892 (2a eldono ampleksita, 1898), en kiu la aŭtoro, borde de la literatura etoso de la franca metropolo, enprofundiĝas en la "saudade" de sia elpatriigita koro. Pri tiu libro oni diris, ke kun O Livro de Cesário Verde kaj eble la Sonetoj de Antero de Quental, ĝi estas unika kontribuo al la universala poezio de la 19-a jarcento en Portugalio.

Reveninta, li estis nomumita konsulo en Pretorio en 1893,​ sed li devis rezigni pro sia malbona sano: li estis malsana pro tuberkulozo. Dum siaj lastaj jaroj li vagadis tra diversaj sanatorioj serĉe de neebla kuracado (en 1896 en Svisio kaj de tie al Funchal (Madeira), Novjorko, Baltimoro, kie li vizitis la tombon de Edgar Allan Poe, Londono, Parizo kaj, en 1898, denove en Funchal). Seniluziigita, li revenis al la familia domo kaj mortis estante apenaŭ 32-jaraĝa ĉe sia frato Augusto Nobre, marbiologo, ministro de edukado kaj profesoro de la Universitato de Porto.​ Postmorte aperis liaj libroj Adiaŭoj (1902) kaj Unuaj versoj (1921), same kiel diversaj partoj de iompostiome kreskiĝinta epistolaro.

Literaturaj verkoj redakti

  • (Paris: Léon Vanier Editeur, 1892; 2a eldono reviziita kaj ampleksigita, Lisboa: Guillard, Aillaud e C.ª, 1898).
  • Despedidas (1895 - 1899), Porto: Lello e Irmãos, 1902.
  • Primeiros versos (1882 - 1889), Porto: Lello e Irmãos, 1921.
  • Cartas Inéditas de António Nobre (1934)
  • Cartas e Bilhetes Postais a Justino Montalvão (1956)
  • Correspondência (Lisboa, 1967)
  • Correspondência II (Lisboa, 1969)
  • Correspondência com Cândida Ramos, eldono de Mário Cláudio, Porto: Biblioteca Pública Municipal do Porto, 1982.
  • Alicerces, seguido de Livro de Apontamentos, eldono de Mário Cláudio, Lisboa: Imprensa Nacional / Casa da Moeda, 1983.