Eça de Queirós

portugala verkisto

José Maria DE EÇA DE QUEIRÓS (aŭ QUEIRÓZ laŭ la malnova portugala ortografio, naskiĝis en Póvoa de Varzim, en la 25-a de novembro 1845 kaj mortis en Parizo, en la 16-a de aŭgusto 1900), estis portugala verkisto. Li studis juron ĉe la Universitato de Coimbra kaj amikiĝis kun Antero de Quental, inter aliaj. Li partoprenis en la „Diskutoj de Kazino” kaj estis verkisto kiu apartenis al la tiel nomita generacio de la 1870-aj jaroj. Li estis rajtigita kiel diplomato kaj estis en Egiptio, Kubo, Londono (Britio), Parizo ktp.

Eça de Queirós
Eça de Queirós c. 1882.jpg
Persona informo
José Maria de Eça de Queiroz
Naskiĝo 25-an de novembro 1845 (1845-11-25)
en Póvoa de Varzim
Morto 16-an de aŭgusto 1900 (1900-08-16) (54-jara)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tuberkulozo [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio [#]
Alma mater fakulato pri juro de la Universitato de Koimbro [#]
Subskribo Eça de Queirós
Familio
Infanoj António Eça de Queiroz [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistodiplomatoverkisto • romanisto [#]
Verkado
Verkoj O Crime do Padre Amaro [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li studis juron ĉe la Universitato de Coimbra kaj amikiĝis kun Antero de Quental, inter aliaj. Li partoprenis en la "Diskutoj de Kazino" kaj estis verkisto kiu apartenis al la tiel nomita generacio de la 1870-aj jaroj. Li estis rajtigita kiel diplomato kaj estis en Egiptio, Kubo, Londono (Britio), Parizo ktp.

Elstaraj verkojRedakti

  • 1871: Uma campanha alegre (Ĝoja kampajno)
  • 1875-1876: O crime do padre Amaro (La krimo de la pastro Amaro)
  • 1878: O primo Basílio (La kuzo Basilio)
  • 1887: A relíquia (La reliko)
  • 1888: Os Maias (La [Familio] Maia-oj)
  • 1900: A correspondência de Fradique Mendes (La leteroj de Fradique Mendes)
  • 1901: A cidade e as serras (La urbo kaj la montaroj), bazita sur rakonto Civilização, tradukita en Esperanton (Civilizacio)
  • 1902: Contos (Noveloj)
  • 1903: Prosas bárbaras (Barbaraj prozoj)

Li tradukis la romanon de Henry Rider Haggard, La minoj de reĝo Salomono. Li estas taksita kiel la plej grava portugala romanisto el ĉiam.

En EsperantoRedakti

  • Familio Maja (Unua ĉapitro). Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20. 2000, n-ro 231, p. 18-22.
  • En la muelejo. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.
  • José Matias. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.