Seia

municipo kaj urbo en Portugalio

Seia (portugallingva prononco: [ˈsɐjɐ]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Guarda kaj regiono Centra en nordokcidenta Portugalio. La municipo havas 24 702 loĝantojn (2011). La urbo mem havas 7 000 loĝantojn.

Seia
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 702  (2011) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 7° 42′ U (mapo)40.42203-7.70245Koordinatoj: 40° 25′ N, 7° 42′ U (mapo) [+]
Alto 532 m [+]
Areo 436 km² (43 600 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Seia (Portugalio)
Seia (Portugalio)
DEC
Seia
Seia
Situo de Seia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seia [+]
vdr

Geografio redakti

 
Freguesias de la municipo Seia.
 
Ermitejo en municipo Seia.

La municipo limas norde kun Nelas kaj Mangualde, nordoriente kun Gouveia, oriente kun Manteigas, sudoriente kun Covilhã, sudokcidente kun Arganil kaj okcidente kun Oliveira do Hospital. Ĝi estas sur la nordokcidenta deklivaro de la Serra da Estrela, nome la plej alta montaro en kontinenta Portugalio, kun pinto ĉe 1993 metroj.

Ĝi havas 21 freguesias, nome la jenaj: Alvoco da Serra, Carragozela e Várzea de Meruge, Girabolhos, Loriga, Paranhos, Pinhanços, Sabugueiro, Sameice e Santa Eulália, Sandomil, Santa Comba, Santa Marinha e São Martinho, Santiago, Sazes da Beira, Seia, São Romão e Lapa dos Dinheiros, Teixeira, Torrozelo e Folhadosa, Tourais e Lajes, Travancinha, Valezim, Vide e Cabeça kaj Vila Cova à Coelheira.

Historio redakti

La municipo, kiel ĉe aliaj ruraj municipoj de la interno, perdis grandan parton de la loĝantaro pro rura elmigrado. Fakte el pli ol 34 000 loĝantoj en 1960 oni malaltiĝis ĝis nunaj 24 000. Seia estis plialtigita al urbostatuso la 3an de Julio, 1986.

Nune estas skiejo, la ununura en Portugalio. Seia havas ĉiujaran kinfestivalo nome CineEco kiu fokusas al filmoj kun ekologiaj kaj naturaj temoj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti