Esplorado de Afriko

Kutime oni uzas en geografio kaj historio la terminon esplorado por referenci al la agado de esploristoj kiuj veturas tra regionoj fremdaj por la kulturaj medioj de kiuj ili devenas, sen depende de la fakto, ke ofte jam vivas homoj en tiuj regionoj de propraj indiĝenaj kulturoj. Tio estis partikulare ofta en Afriko ĉefe dum la 19-a jarcento, sed ankaŭ multe antaŭe pro ekonomiaj kaj politikaj celoj.

Mapo de Afriko fare de John Thomson, 1813. Multo de la kontinento estas simple markita kiel "nekonataj partoj". La mapo ankoraŭ inkludas la Lunmontojn de Ptolemeo, kiuj ekde tiam estis atribuitaj al montaroj varie el Ruvenzori ĝis Kilimanĝaro ĝis montoj de Etiopio en la fontoj de la Blua Nilo.

Esplorado de Afriko en antikva epokoRedakti

Malgraŭ proksimeco de ĉefaj kulturaj centroj de la fruaj mediteraneaj civilizacioj, por la mediteranea kulturo Afriko restis praktike ne esplorita. Kompreneble estis konataj teritorioj de malsupra fluo de Nilo, terenoj de la potenca ŝtato Antikva Egiptio, sed ekster ilin penetris nur kelkiuj ekspedicioj.

La plej konata estas ekspedicio al Punt, la lando troviĝanta sude de la hodiaŭa Somalio, farita ĉirkaŭ -1500. Ĝi okazis laŭ komisio de la epita reĝino Hatŝepsut. La ekspedicio havis nur komercan signifon, kaj ties objekto estis rezino, mirho, eburo kaj aliaj valoraj varoj. Oni devas supozi, ke similaj ekspedicioj estis entreprenataj ankaŭ pli frue. Disputata afero estas, kiom malproksimen estis egiptaj velistoj. Kelkiuj konsideras, ke eĉ ĝis marbordoj de suda Mozambiko, ĝis elfluejo de la rivero Sare.

En -945 sendita de reĝo Salomono israela-fenica ekspedicio malkovris landon Ofir (kiun mencias 1-a libro de la Reĝoj), ie sur okcidentaj marbordoj de Afriko. La ekspedicio alveturigis de tie pli ol 200 kilogramojn da oro, ŝarĝon de valora santala ligno kaj altekostajn juvelojn.

La nordaj marbordoj de Afriko estis konataj al egiptoj, ankaŭ estis ofte vizitataj de fenicianoj, kiuj kiel unuaj forlasis basenon de Mediteraneo kaj malkovris okcidentajn marbordojn de Afriko. Ĉirkaŭ -800 ili malkovris Madejron kaj Kanariojn.

La plej granda afrika ekspedicio de la antikva epoko estis unua ĉirkaŭnavigo de Afriko en -595 fare de przez fenicianoj, komisiita de faraono Nekao la 2-a. Oni dubas, ke la informoj pri tiu ĉi ekspedicio ne atingis Ptolemeon, tial ke verkas pri ĝi Herodoto, kies verkojn la unua konis. Herodoto pridubis verecon de la evento. Laŭvica ĉirkaŭigo de Afriko okazis nur 2100 jarojn poste, kaj faris tion portugaloj.

Komenco de la greka ĉeesto en Afriko estis ekspedicio de Eŭtimeno el Massala, kiu en -530 atingis okcidente marbordon de Senegalo. En -525 kartagano Hannon atingis marbordojn de Gvineo. Poste, en la unua jarcento antaŭ Kristo alnavigis tien ankaŭ vojaĝistoj de Romio. Ĝis la moderna epoko principe neniu estis pli malproksime ol ĝis 10° de la norda latitudo.

Nord-Afriko estis relative pli bone konita. Dum la tempo de egiptaj Ptolemeoj estis esplorita meza fluo de Nilo, ĝis Abisinio, al lago Tana, de kie elfluas Blua Nilo. Ankaŭ romianoj esploris la fluon de Nilo. En -23 Petronius atingis tiutempan ĉefurbon de Etiopio Napata sube de la kvara riversojlo. Dum la tempo de Nerono romianoj atingis elfluejon de Bahr al Ghazal al Nilo.

Saharo estis defio por multaj vojaĝistoj de antikveco. Nur romianoj kapablis penetri la dezerton. En -20 Cornelius Balbus atingis Fezanon landlime de la hodiaŭa Libio, Alĝerio kaj Niĝero. En 42 oni malkovris Atlasan Montaron. En 100 Julius Maternus atingis Ĉadan Lagon. Krom malmultaj ekspedicioj profunden de Saharo romianoj sukcesis precize ekkoni kaj koloniigi apenaŭ mallarĝan zonon laŭlonge de Nord-Afriko, kreante tie kvar afrikajn provincojn: Maŭritanio, Numidio, Cirenaiko kaj Egiptio.

La plej granda geografo de la Antikva Epoko, Ptolemeo, konis afrikajn marbordojn ĝis Unguĵo (7°S) oriente, kaj posedis informojn pri grandaj lagoj kaj Lunaj montoj. Tiujn ĉi informojn Ptolemeo ŝuldis al grekaj vojaĝistoj Dioskoreso kaj Diogeno.

Esplorado de Afriko mezepokeRedakti

Ĝis la malfrua mezepoko Eŭropo perdis ĉiajn kontaktojn kun Afriko, eĉ kun la proksima. Monopolon por vojaĝoj, ĉefe tra Nord-Afriko, gajnis araboj. Komencante de la 7-a jarcento, kune kun ekterordinara ekspansio de la kulturo de islamo, araboj enkorpigis al sia ŝtato la tutan Nord-Afrikon, ĝis Maroko okcidente kaj Sudano sude. Araboj lige kun ilia komercista naturo, kaj ankaŭ religiaj postuloj, multe vojaĝis tra sia imperio. Unua dokumentita vojaĝo estis ekspedicio de Al-Masudi, kiu vizitis la tutan araban mondon de Turkestano en Azio ĝis Maroko. Li povis ankaŭ atingi Unguĵon. Ora epoko de la araba geografio estis jarcentoj de la 12-a ĝis la 14-a. Unua el la grandaj arabaj geografoj estis Muhammad al-Idrisi, kiu ekirante de Maroko atingis foran sudon, kaj poste surbaze de propraj informoj kaj pluraj raportoj faris mapon de la mondo. En la 14-a jarcento Ibn Batuta atingis eĉ Malion. Kun fluo de la rivero Niĝero li atingis Gaon. Ankaŭ Leono Afrikano travojaĝis grandajn teritoriojn en alfluejo de Niĝero.

Kontaktoj de eŭropanoj kun Afriko komenciĝis pere de italaj komercaj respublikoj, ĉefe Venecio kaj Ĝenovo. Kompanioj devenantaj el tiuj ĉi respublikoj daŭrigis disvolvitajn kontaktojn kun araboj. De ili al Eŭropo alvenis informoj pri la norda parto de Afriko. Unuaj eŭropanoj, kiuj ilin verigis estis Angelo Dolaroto en la jaroj 1325-1329 kaj Fra Mauro en 1459. Ili vojaĝis tra Nord-Afriko inter Senegalo kaj Niĝero. Tamen nenion aldonis al la araba scio. Multobligis ankaŭ ties erarojn. Ekzemple plu rolis konvinko, ke Nilo kaj Niĝero estas la sama rivero. Al aliaj eŭropaj komercaj ekspedicioj al la norda Afriko apartenis ankaŭ: en 1447 veneciano Malfonte atingis oazon Taut; en 1469 ĝenovano Benedetto Dei aliris al Timbuktuo apud Niĝer; en 1483 al Timbuktuo alvenis unua portugala misio. Ĝenovanoj, ankaŭ kiel unuaj eŭropanoj, transiris Mediteraneon kaj komencis navigadon laŭlonge de nord-okcidenta Afriko. En 1312 Lanzarote denove malkovris Kanariojn, kaj en 1345 oni malkovris Madejron.

 
Henriko la Navigisto de Portugalio en la triptiko de la 15-a jarcento de Sankta Vincento, fare de Nuno Gonçalves.

En 15-a jarcento portugaloj aliĝis al afrika navigado. De kiam en 1415 konkeris marokan havenon Ceŭto, ili havis bonan lokon por plua ekspansio. Ĝi komenciĝis kun regado de Henriko la Navigisto. Malgraŭ streboj, la progreso pri malkovrado de okcidenta marbordo estis tre malrapida, ĉefe pro psikologiaj barieroj. Nur en 1441 Nuno Tristão kaj Antao Goncalvez atingis Ras Nuadibu. En 1445 Lanzorate atingis elfluon de Senegalo kaj baldaŭ post li Luigi Cadamasto kaj Antonio de Noli malkovris insulojn de Kaboverdo. En 1483 Diogo Cão aliris al elfluejo de Kongo, kaj en 1485 Cross-kabon. Fine de 1488 Bartolomeu Dias atingis la sudan kabon - Kabo de Bona Espero. Ĉiuj ĉi vojaĝoj ebligis la finan ĉirkaŭnavigon de Afriko fare de Vasco da Gama en 1497. La evento ne nur malfermis novan ĉapitron en eksplorado de Afriko kaj la mondo, sed ankaŭ komencis novan epokon por okcidenta civilizacio.

Mezepokaj esploristojRedakti

Esplorado de la areo KongoRedakti

La supra parto de la Konga rivero, konata kiel Lualaba estis por la unua fojo atingita de la komerco de sklavoj en Orienta Afriko fare de araboj ĉirkaŭ la 19-a jarcento. Njangŭe estis fondita kiel stacio de tiu sklavkomerco ĉirkaŭ la jaro 1860. David Livingstone estis la unua eŭropano kiu atingis Njangŭe en Marto 1871.[1] Livingstone klopodis montri, ke la rivero Lualaba estis konektita al la Nilo, sed la 15-an de Julio, li atestis masakron de ĉirkaŭ 400 afrikanoj fare de arabaj sklavkomercistoj en Njangŭe, sperto kiu lasis lin tro hororigita kaj li abandonis sian mision trovi la fontojn de la Nilo, kaj tiel li turniĝis reen al la lago Tanganjiko.[2][3]

 
Henry M Stanley kun la oficiroj de la Avanca Kolumno, Kairo, 1890. El maldekstro: Dro. Thomas Heazle Parke, Robert H. Nelson, Henry M. Stanley, William G. Stairs kaj Arthur J. M. Jephson.

La mezaj partoj de Kongo restis neesploritaj de blankuloj ĉu el oriento aŭ el okcidento, ĝis la ekspedicio de Henry Morton Stanley de 1876–77. Tiam unu el la lastaj malfermaj demandoj de la esplorado de Afriko (aŭ eĉ de la esplorado de la tuta mondo) estis ĉu la rivero Lualaba River nutris la akvokvanton de Nilo (teorio de Livingstone), de Kongo[4] aŭ eĉ de la rivero Niĝero. Financita en 1874, la unua trans-afrika esplorado fare de Stanley startis en Zanzibaro, kaj atingis la Lualaba la 17an de Oktobro, 1876. Interne li atingis Njangŭe, nome centro de la senjura areo kie estis kanibalaj triboj en kiuj Tippu Tip bazis sian komercon de sklavoj. Stanley sukcesis dungi forton el Tippu Tip, por protekti lin dum la venontaj 150 km pli malpli, dum 90 tagoj. La grupo lasis Njangŭe interne tra la densa arbaro Matimba. La 19an de Novembro ili atingis la riveron Lualaba denove. Ĉar la irado tra tiu arbaro estis tro malfacila, Tippu Tip revenis kun sia grupo la 28an de Decembro, lasante Stanley sola, kun "nur" 143 personoj, inklude 8 infanojn kaj 16 virinojn. Ili havis 23 kanuojn. Lia unua renkonto kun loka tribo estis kun la kanibalo Ŭenja. Totale Stanley registris 32 neamikajn renkontojn ĉe la rivero, kelkaj violentaj, kvankam li klopodis negocadi paceman trairadon. Sed la triboj estis malfidemaj ĉar ilia nura sperto pri fremduloj estis tiu de malhumanaj sklavkomercistoj.

BibliografioRedakti

  • Basil Davidson, The African Past (Afrika pasinteco), Penguin Books, Harmondsworth 1966 (1964)
  • Andrzej Bartnicki, Historia Afryki do początku XIX wieku (Historio de Afriko ĝis komenco de la 19-a jarcento), (kunredaktoro kaj kunaŭtoro) Vroclavo 1996
  • Józef Szaflarski, Poznanie Czarnego Lądu (Konado de Nigra Tero), PWN, Varsovio 1968
  • Kevin Shillington, History of Africa, St Martin's Press, Novjorko 1995 (1989)

FontoRedakti

Odkrycia i badania Afryki - artikolo en Pollingva Vikipedio

NotojRedakti

  1. Cana, Frank Richardson (1911). "Congo". En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica. 6 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 917. Alirita la 23an de Januaro 2021.
  2. Livingstone, David (2012). Livingstone's 1871 Field Diary. A Multispectral Critical Edition. UCLA Digital Library: Los Angeles, CA. Available <http://livingstone.library.ucla.edu/1871diary/ (el Retarkivo {{{1}}})>
  3. Vidu ankaŭ Jeal, Tim (1973). Livingstone. New Haven, CT: Yale University Press. pp. 331-335.
  4. Jeal, 2007 pp. 188–219.