Pedro de Sintra estis portugala malkovrinto de la 15-a jarcento. Dum unu el siaj vojaĝoj en 1460/61 li donis al la montaro sur la peninsulo de Fritaŭno la nomon Serra Leoa (portugala por montaro de leonoj), kiu sekve estis adoptita por la tuta regiono[1] kaj por la nuna ŝtato Sieraleono.

Dum alia ekspedicio li atingis la Beninan Imperion kaj Niĝerion.[2]

Laŭdire De Sintra mortis 1484 proksime al Gvineo.

Raporto pri iliaj vojaĝoj estis transdonita de la veneciano Alvise Cadamosto kaj unuafoje publikigita en 1507 kadre de la antologio "Paesi novamente retrovati" eldonita de Fracanzano da Montalboddo.

Literaturo redakti

Ankenbauer, Norbert (2010): "das ich mochte meer newer dyng erfaren". Die Versprachlichung des Neuen in den Paesi novamente retrovati (Vicenza, 1507) und in ihrer deutschen Übersetzung (Nürnberg, 1508). Berlin: Frank & Timme.

Referencoj redakti

  1. vidu: Ankenbauer (2010), 166-167
  2. vidu: Zack-Williams (2004)

Eksteraj ligiloj redakti