Petronio (aŭtoro)

(Alidirektita el Petronius)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petronio

Petronio Arbitro (latine Gaius Petronius) estis romia verkisto (ĉ. 27 - 66 p.K.) de la epoko de Nerono.

Petronio
Persona informo
Petronius Niger
Naskonomo Publius Petronius Niger
Naskiĝo ĉ. 27 p.K.
en Massilia
Morto 66 p.K.
en Kumo
Mortis pro perforta sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Publius Petronius vd
Patrino Plautia vd
Gefratoj Petronia • Publius Petronius Turpilianus vd
Profesio
Alia nomo arbiter elegantiae vd
Okupo verkistopolitikistomilitisto • poeto • filozofo vd
Aktiva en Romo vd
Verkado
Verkoj Satirikono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis intima kunulo de la imperiestro Nerono. La historiisto Tacito nomas lin latine "arbiter elegantiae", t.e. "juĝisto de eleganteco" en la kortego de Nerono, kaj li estris la kortegajn distraĵojn. Oni kredas ke li verkis komikan romanon, nome la Satirikono pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.

La influo de Petronio al Nerono ĵaluzigis Tigellinus, potenca ministro de la imperiestro. Pro tio oni akuzis Petronion pri ŝtatperfido, kaj, malferminte la vejnojn, li sinmortigis en 66 p.K.

La Satirikono inspiris filmon de Federico Fellini.

En Esperanto aperis pluraj fragmentoj el Satirikono en la traduko de Gerrit Berveling en Fonto; tiuj aperos poste en Antologio Latina volumo 3. Ĉu la ofte tradukita poemeto Foeda est in coitu et brevis voluptas estas ankaŭ de Petronio, ne klaras.