Monda heredaĵo de UNESKO

Napata estas la antikva nomo de urbo en Nubio, en la norda Sudano, ĉirkaŭ 400 km norde de la nuna ĉefurbo Kartumo. Nuri estis la reĝa nekropolo de Napata ekde la jaro 664 a. K.

Napata
urboarkeologia loko • antikva urbo [+]
Koordinatoj18° 32′ 0″ N, 31° 49′ 0″ O (mapo)18.5333333331.81666667Koordinatoj: 18° 32′ 0″ N, 31° 49′ 0″ O (mapo)

Napata (Sudano)
Napata (Sudano)
DEC
Napata
Napata

Map
Napata
Vikimedia Komunejo:  Napata [+]
vdr

Historio redakti

 
La monto Barkal kaj ties ĉirkaŭo

Napata estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1450 a.K. de la egipta faraono Tutmoso la 3-a, kiam li pligrandigis sian imperion al tiu regiono. La najbaran monton Barkal li konsideris la sudan landlimon. Ĉirkaŭ 600 jarojn poste Napata iĝis la ĉefurbo de la sendependa regno Kuŝ.

Ruinoj redakti

Ruinoj de la urbo troviĝas en diversaj lokoj. Ĉe la monto Barkal kuŝas grandaj templaroj kaj ankaŭ palacoj. Ĉe Sanam, je la alia flanko de la Nilo ŝajne troviĝis la loĝejoj de la popolo. Ankaŭ la piramidoj de al-Kurru, Nuri kaj Barkal apartenis al la urbo.

Elsfosadoj redakti

La temploj estis elfositaj inter 1916 kaj 1920 ĉefe de George A. Reisner. Nur parto de liaj rezultoj estis publikigita. Nuntempe okazas italaj elfosadoj tie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti