Pollingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la pola lingvo
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
Pollingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | pl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | pola |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 24-a de aprilo 2025 | |
Artikolnombro | 1 655 528 |
Profundeco | 35.3 |
Paĝoj | 3 868 857 |
Redaktoj | 76 326 651 |
Uzantoj | 1 369 767 |
Aktivaj uzantoj | 4 045 |
Administrantoj | 96 |
Dosieroj | 262 |
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 24-an de aprilo 2025 ĝi enhavas 1 655 528 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.