Historio de la portugala lingvo

Eltiraĵo de portugala
mezepoka poesio
Das que vejo
nom desejo
outra senhor se vós nom,
tan sobejo,
mataria um leom,
senhor do meu coraçom:
fin roseta,
bela sobre toda fror,
fin roseta,
nom me meta
en tal coita voss'amor!
João de Lobeira
(1270?–1330?)

La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalo kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo.

En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros.

Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn. En 1990, internacia traktato estis subskribita kun la celo krei unuecan literumadon, la Ortografian Interkonsenton pri la Portugala Lingvo en 1990, subskribitan de reprezentantoj de Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Portugalio kaj Santomeo kaj Principeo.

Prahistorio (3a jarcento a.K. - 12a jarcento) redakti

Ĵusaj studoj sugestas, ke la lingva substrato domininta en la okcidenta parto de la Ibera Duoninsulo havis gravan rilaton kun la malnovaj lingvoj de Proksima Oriento, kiel la ugarita, la akada, la malnova hebrea kaj la asiria. Eble io el tiuj lingvoj venis kun la popoloj kiuj elmigris tra la Mediteraneo dum miloj da jaroj ek la Neolitiko. Kaj la toponimio kaj la aktuala portugala lingvo mem (kiel la hispana, la kataluna, la provenca) ŝajne pravigas tiun tezon. Kurioze, jam en la 19a jarcento la kardinalo Francisco de S. Luiz Saraiva, agnoskita kiel "Cardeal Saraiva", publikigis verkon titolitan Glossário de Vocábulos Portuguezes Derivados de Línguas Orientaes e Africanas Excepto a Árabe, kie li montris, ke multaj portugalaj vortoj havis paralelajn vortojn en la malnova hebrea, en la kaldea kaj en la persa. Tamen ĉi tiu scio estis ignorita, kaj la tezo pri la neeblo trovi la lingvon de la popolo koloniigita de la romianoj rekomenciĝis. Ankaǔ je la fino de la 20a jarcento, Moisés Espírito Santo publikigis plurajn studojn pri la temo, sed la universitata sed la portugala universitata medio hezitis ŝanĝi la paradigmon. La tradicia vidpunkto, kutime reproduktita, estas forte latinisma kaj preskaŭ tute ignoras la lingvon parolatan de la homoj konkeritaj de Romo. La sekvaj tekstoj sekvas ĉi tiun penslinion kaj tial kontraŭas pli lastatempajn ideojn.

La latina: lingva bazo (3a jarcento a.K. - 5a jarcento p.K.) redakti

En 218 a.K., la romianoj komencis la invadon de la Ibera Duoninsulo, kie ili fondos la romian provincon Luzitanio, hodiaǔ la centro kaj la sudo de Portugalio. Preskaǔ 200 jarojn poste, finigitaj la kantabraj militoj, oni kreis Galecion, hodiaǔ la nordo de Portugalio kaj Galegio.

La latinida kun sveva kaj visigota influo redakti

Araba influo en Portugalio redakti

Arkaika portugala (13a jarcento - 16a jarcento) redakti

La galega-portugala redakti

Diverĝo de la portugala kaj la galega redakti

Moderna portugala (16a jarcento - 21a jarcento) redakti

Normigado: la unuaj gramatikoj kaj la Renesanco redakti

Ekspansio kun la Malkovroj redakti

Bazo de la unuaj lingvaj studoj ekster Eǔropo redakti