Columbano Bordalo Pinheiro

portugala pentristo

Columbano Bordalo Pinheiro (Almada, 21a de Novembro 1857 – Lisbono, 6a de Novembro 1929), ofte referencata kiel Columbano [kolumBAno], estis portugala realisma pentristo. Kutime konsiderata la plej granda portugala pentristo de la 19-a jarcento, li estis komparita kun Wilhelm Leibl kaj John Singer Sargent.

Columbano Bordalo Pinheiro
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1857 (1857-11-21)
en Lisbono
Morto 6-an de novembro 1929 (1929-11-06) (71-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Familio
Patro Manuel Maria Bordalo Pinheiro
Frat(in)oj Rafael Bordalo Pinheiro • Maria Augusta de Prostes Bordalo Pinheiro
Okupo
Okupo pentristo • vexillographer
Verkoj Q17491454
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Columbano estis filo de romantisma pentristo, Manuel Maria Bordalo Pinheiro, kaj pli juna frato de grava karikaturisto, Rafael Bordalo Pinheiro. Li estis ĉefa pentristo de sia generacio kaj mastro de la realismo en portugala pentrarto, specializinta en portretoj. Li lernis el sia patro, el la pentristo Miguel Ângelo Lupi kaj el la skulptisto Simões de Almeida. Dufoje li ne ricevis stipendion por studi eksterlande kaj finfine en 1881 Elise Hensler, dua edzino de la reĝo Fernando la 2-a financis sian studon en Francio. Tie li studis la verkaron de franca naturalistaj, realistaj kaj impresionistaj pentristoj, kiel Courbet, Manet kaj Degas.

 
"Grupo do Leão" (1885).

Li aliĝis al la "Grupo do Leão" (Grupo de la Leono), kutima kunsido de artistoj, verkistoj kaj intelektuloj en Lisbona urbocentra restoracio nomita "Leão de Ouro" (Ora Leono) por studi estetikajn temojn kaj proklami Naturalismon kontraŭ la akademian tiaman arton. La grupo enhavis ankaŭ lian fraton Rafael Bordalo Pinheiro, Silva Porto, João Marques de Oliveira kaj José Malhoa.

Li pentris portretojn de kelkaj el la plej grandaj nomoj de la tiama portugalaj socio kaj kulturo kiel José Maria de Eça de Queiroz, Teófilo Braga kaj Raul Brandão kaj havis grandan psikologian sentimenton por difini la personecon de tiuj kiujn li priskribis. Lia plej fama portreto estis tiu de la poeto Antero de Quental en 1889. En tiu maltrankviliga verko Columbano ŝajnas antaŭvidi la memmortigon de Antero.

Columbano estis Respublikano, pro kio ne estis surprizo ke post la Respublika proklamo, en 1910, li estis invitita desegni la flagon de la nova reĝimo kaj estis nomumita direktoro de la Nacia Muzeo de Nuntempa Arto, nune la Chiado Muzeo, en Lisbono, kiun fakte li direktoris el 1914 ĝis 1927. Tie estas la plej grava kolekto de liaj pentraĵoj, dum ankaŭ en aliaj portugalaj muzeoj estas liaj verkoj kiel ĉe la Museu Nacional Soares dos Reis, en Porto.

Kelkaj portretoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti