Carlos Botelho

portugala pentristo

Carlos BOTELHO (18a de Septembro 1899, Lisbono – 18a de Aŭgusto 1982, Lisbono) estis portugala pentristo, ilustristo, bildliteraturisto, politikkartunisto, satiristo kaj karikaturisto, kies verkoj estas ekspoziciataj en la Muzeo Chiado kaj en la Modernarta Centro José de Azeredo Perdigão / Fondaĵo Calouste Gulbenkian, en Lisbono. Botelho estis unu el plej gravaj portugalaj artistoj de sia generacio.

Carlos Botelho
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1899 (1899-09-18)
en Lisbono
Morto 18-an de aŭgusto 1982 (1982-08-18) (82-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Memorigilo Carlos Botelho
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • karikaturisto
vdr

Kariero redakti

 
Ecos da Semana (Eĥoj de la Semajno) - Parizo, Majo 1929, inko surpapera, 44.5 × 30.5 cm.

Kvankam li ekstudis arton en Lisbono, li forlasis la lernejon kaj iĝis memlernanto. Initer 1926 kaj 1929 li regule desegnis bildostriojn por la porinfana ĉiusemajna ABCzinho. En 1928, li startigis humoran paĝon por la ĉiusemajna Sempre Fixe, kunlaboraĵo kiun li pluigis dum ĉirkaŭ 22 jaroj kaj kiu estis oportunno por ampleksa gamo de temoj, el banalaj aferoj de la ĉiutaga vivo en Lisbono ĝis kelkaj el la plej gravaj okazaĵoj de la internacia vivo, per mikso de kroniko, membiografio, ĵurnalismo kaj satiro, kio faris lin frua ekzemplo de membiografia bildliteraturo. Je ties fino en la 8a de Decembro 1950, liaj Ecos da Semana (Eĥoj de la Semajno) faris totalon de ĉirkaŭ 1 200 paĝoj. Tamen tiu estis epoko de cenzuro, kvankam ekzemple li povis dum la Dua Mondmilito publikigi humoraĵojn pri Mussolini kaj Hitlero.

En 1929, Botelho foriris al Parizo, kie li studis ekzemple en la Grande Chaumière; tio estis turnopunkto en sia kariero, kio kondukis lin definitive al pentrarto: unua pentraĵo de Botelho temis pri vidaĵo de Lisbono el 1929 rigardante el la kupolo de la Basílica da Estrela, geometrie konstruita. Dum la 1930-aj jaroj li laboris ĉefe por la prezento de Portugalio en la internaciaj ekspozicioj; kaj li ricevis diversajn premiojn. En 1930, li instaliĝis en sia studio en Costa do Castelo, apud la Kastelo de Sankta Georgo, en Lisbono, en la domo de sia edzino, bazinstruistino. Tiu loko kie li loĝis ĝis 1949, sendube influis sian temaron, kio markis sian artan karieron. Poste li translokiĝis al Buzano kaj en 1955 revenis aliloken en Lisbono.


Referencoj redakti

Galerio redakti