Dinastio Aviso
La dinastio Aviso aŭ la Dua dinastio estis dinastio de Reĝoj de Portugalio, kiuj regis la landon ekde 1385 ĝis 1580. Ĝi ekregis post la malvenko de Kastilio en la Batalo de Alĵubaroto la 14-an de aŭgusto 1385, metante finon al la krizo en Portugalio inter 1383 kaj 1385, kiam la Superulo de la Ordeno de Aviso, Johano, biologia filo de Pedro la 1-a la Justiciga, estis proklamata reĝo en la Kortego de Koimbro. La Avis-dinastio finiĝis poste sen posteuloj de Sebastiano la 1-a en la Batalo de Alkazarkiviro (la 24-an de aŭgusto 1578), kaj la morto sen posteuloj de la onklo kaj regento de Sebastiano, Henriko la 1-a la Ĉasta. Ĉi tiu situacio estis profitata de Filipo la 2-a de Hispanio por kunigi la tri reĝlandojn de la Iberia Duoninsulo sub la sama reganto de la Habsburga Dinastio.
Dinastio Aviso | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
![]() | ||
Blazono | ||
Fino | 1580 [#] | |
Lando | Reĝlando Portugalio [#] | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Johano la 1-a de Portugalio [#] | |
Branĉo de | Burgonja dinastio en Portugalio [#] | |
Branĉoj | Dinastio Braganza [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Reĝoj de la Avis-dinastioRedakti
- Johano la 1-a (r. 1385 - 1433)
- Duarto la 1-a (r. 1433 - 1438)
- Alfonso la 5-a (r. 1438 - 1481)
- Johano la 2-a (r. 1481 - 1495)
- Emanuelo la 1-a (r. 1495 - 1521)
- Johano la 3-a (r. 1521 - 1557)
- Sebastiano la 1-a (r. 1557 - 1578)
- Henriko la 1-a (r. 1578 - 1580)
- Antono la 1-a (r. 1580)
Aliaj membrojRedakti
- Dukino Izabela de Portugalio, regento de Filipo la 2-a, duko de Burgonjo
- Henriko la Naviganto, Duko de Viseu
- Pedro de Portugalio, Duko de Koimbro
- Fernando, la Sankta Infanto
- Sankta Johanino Princino
- Fernando de Portugalio kaj Aragono, Duko de Viseu, patro de la reĝo Emanuelo la 1-a
- Izabela de Portugalio, edzino de Karlo la 5-a , reĝino de Hispanio kaj imperiestrino de la Sankta Romia Imperio