Kanono (regulo)

apartigilo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kanono (apartigilo)

Kanono estas sekvenda regulo en iuj fakoj, ideologioj aŭ artoj, precipe:

  • En la kristana teologio: aro de libroj formantaj la Biblion, ĉar konsiderataj kiel dia inspiraĵo;
  • En la kristana doktrino: paragrafo de la eklezia juro;
  • En la katolika liturgio: la esenca parto de la meso, kiun necesas partopreni;
  • En la katolika teologio: la oficiala listo de la sanktuloj;
  • En skulptarto: Regulo pri la proporcioj de statuo;
  • En muziko: Muzikaĵo, en kiu iu voĉo alitempe ripetas la temon de alia voĉo.
  • En Literaturo: kolekto de literaturaj verkoj, pri kiuj oni havas larĝan konsenton ke ili reprezentas specialan scikampon aŭ estas ligitaj sub unuforma difino; Kroma signifo: En ĉi tiu kunteksto, la esprimo kanono foje estas uzita por indiki la korpon de la literaturaj verkoj de speciala verkisto, kiuj estas konsideritaj aŭtentaj kaj reprezentantaj de ilia stilo de verkado.

Laŭ Francisko Azorín Kanono estas Regulo; modelo de proporcioj.[1] Li indikas etimologion el greka kanon, el kanna (kano, regulilo) kaj de tie la latina canon.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 104.
  2. Azorín, samloke.